Saltu al enhavo

István Dienes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Dienes
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1929 (1929-08-15)
en Nyíregyháza
Morto 29-an de oktobro 1995 (1995-10-29) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1950–1954) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkeologo
muzeologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Dienes [iŝtvAn dieneŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dienes István András, estis hungara arkeologo, muzeologo.

István Dienes[1] naskiĝis la  15-an de aŭgusto 1929 (nun 1929-08-15) en Nyíregyháza, li mortis la 29-an de oktobro 1995 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Dienes batalis en 1944 en nazia Germanio, en la sekva jaro li estis militkaptito. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li estis oficisto en Budapeŝto. Li akiris arkeologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954, ĝuste post jardeko li doktoriĝis en la universitato. Post la diplomo li estis muzeologo en Szeged, sed dum la hungara revolucio de 1956 li estis revoluciulo, tial poste li devis forlasi la urbon. Inter 1957 kaj 1994 li estis muzeologo de Hungara Nacia Muzeo, sed li ofte partoprenis en arkeologiaj elfosaĵoj. Ĉirkaŭ 1980 li aliĝis al la subtera opozicio. Li okupiĝis arkeologie pri erao de la Patrujokupo. Li edziĝis en 1954 kaj li ricevis premiojn inter 1963-1994.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A bordányi – Csongrád megye – honfoglaló magyar asszony lószerszáma. (1956)
  • A honfoglaló magyarok fakengyele. (1958)
  • A magyar honfoglalás kora. (1968; 3-a tralaborita eldono: 1976)
  • A honfoglaló magyarok. (monografio, 1972 3-a eldono: 1978; angle, france kaj germane: 1972)
  • A sámánok társadalmi szerepe a nomád államokban. (1985)
  • A honfoglaló magyarok. (1998)
  • A sámánok társadalmi szerepe a nomád államokban. (2001)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]