István Dorfmeister (1770)
Aspekto
István Dorfmeister | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de januaro 1770 en Sopron (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando) |
Morto | 1807 en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | István Dorfmeister |
Frat(in)o | József Dorfmeister |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
István Dorfmeister [iŝtvAn dorfmejster], germane Stephan Dorfmeister, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun distinga vorteto) ifjabb Dorfmeister István estis aŭstra hungaria pentristo. Lia patro estis István Dorfmeister (1729), lia frato estis József Dorffmeister.
István Dorfmeister [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1770 en Sopron, li mortis en 1807 en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Dorfmeister devenis el aŭstra familio. Li lernis la pentroarton en la familio, poste li longe helpis al la patro. Ili pentradis kune, depost morto de la patro li transprenis la pentran metiejon. Li pentradis plej ofte en preĝejoj, lia stilo estis postbaroko.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- fresko:Batalo en Szentgotthárd en 1664 (en 1788 en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Szentgotthárd), vidu la bildon!)
- altara bildo en Preĝejo Emeriko de Hungario (Kőszeg) (1805)
- fresko en Preĝejo Sankta Maŭrico (Csesztreg)
- fresko en preĝejo de Galambok
- fresko en Kirko Vizito de Maria (Gelse)
- fresko en preĝejo de Lenti en 1807