István Ecsedi
István Ecsedi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1885 en Debrecen |
Morto | 19-an de majo 1936 (50-jaraĝa) en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető (en) , Dísz jobb parcella 3. sor 6. |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzeologo folkloristo universitata instruisto |
István Ecsedi [iŝtvAn eĉedi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ecsedi István estis hungara etnografo, muzeologo, folkloristo, muzeestro, altlerneja instruisto.
István Ecsedi[1][2] naskiĝis la 20-an de septembro 1885 (laŭ wikidata la 29-a) en Debrecen, li mortis la 19-an de majo 1936 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Ecsedi maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1904, poste li akiris filozofian (1908) kaj pedagogian (1909) diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto. Post la unua diplomo li instruis jaron en gimnazio en Szeged, poste li estis memvola soldato same jaron, inter 1909-1912 li instruis en pedagogia lernejo en Debrecen, inter 1912-1929 li estis muzeologo en la loka muzeo, sed dum la 1-a mondmilito li batalis. Intertempe li studis juron en Scienca Universitato István Tisza (1917–1919), lia habilitiĝo okazis samloke en 1925, pli poste li ankaŭ instruis ĝis sia morto. Ekde 1929 li estis ankaŭ muzeestro, lia ĉeftemo estis Nacia Parko Hortobágy.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Hortobágy-puszta természeti viszonyai, tekintettel a mezőgazdaságra. (ankaŭ disertaĵo, 1908)
- Karacs Ferenc térképmetsző élete és munkái. 1770–1838. (monografio, 1912)
- A Hortobágy puszta és élete. (monografio, 1914, denove: 2011)
- Poros országutakon. Útirajzok. (1925)
- A szülőföld ismertetése. Debrecen sz. kir. város leírása. (1926, tralaborita: 1934)
- Népies vadfogás és vadászat a debreceni határban és a Tiszántúlon. (1933)
- Hortobágyon kivirult az ibolya. A pusztai ember élete nótákban. (1942)
- A Bodrogköz rejtelmei. (1986)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuloj en Debrecen, Hortobágy kaj Ŝumen
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM52315 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=661273&date=2024-02-07 nemzeti névtér