Saltu al enhavo

István Egyed Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Egyed Hermann
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1895 (1895-02-17)
en Bátaszék
Morto 22-an de marto 1970 (1970-03-22) (75-jaraĝa)
en Bátaszék
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kanoniko
arkivisto
historiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Egyed Hermann [iŝtvAn edjed], aŭ Egyed István Hermann, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hermann István Egyed, estis hungara pastro, premonstrata monaĥo, altlerneja instruisto, arkivisto, eklezihistoriisto. Lia origina persona nomo estis István, dum la monaĥa vivo vi portis la nomon Egyed.

István Egyed Hermann[1][2] naskiĝis la  17-an de februaro 1895 (nun 1895-02-17) en Bátaszék, li mortis la 22-an de marto 1970 en Bátaszék.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Egyed Hermann maturiĝis en cisterciana gimnazio en Pécs en 1914, poste en Jászó li aliĝis al la premonstratoj. Inter 1915-1920 li studis en teologia akademio en Innsbruck, dum en 1918 li pastriĝis. Li doktoriĝis en la akademio en 1921. Inter 1925-1929 li instruis en gimnazio en Gödöllő, dum li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li instruis en teologia altlernejo de Budapeŝto (1929–1940), ankaŭ en Universitato Péter Pázmány (1933–1949), krome en Scienca Universitato Ferenc József inter 1940–1949. Li iĝis trudemerito en 1949 pro la komunista kampanjo kontraŭ monaĥoj. Ekde 1950 li estis pastro en Veszprém (urbo), samtempe arkivisto en la dioceza arkivejo, ekde 1965 pastro en sia naskiĝurbo.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A bátaszéki németek és népdalaik. (monografio kaj disertaĵo, 1929)
  • A magyar katholikus papság az osztrák katonai diktatúra és az abszolutizmus idejében. (monografio, 1932)
  • A Pázmány Péter Tudományegyetem Hittudományi Karának története. (monografio, kunaŭtoro, 1938)
  • A Veszprémi Egyházmegye papságának könyvkultúrája és könyvállománya a XIX. század elején. (monografio, kunaŭtoro, 1942)
  • Kurbély György veszprémi püspök. 1755–1821. (monografio, 1947)
  • A katolikus egyház története Magyarországon 1914-ig. (monografio, 1973; 2-a plibonigita eldono: 1982)
  • A bátaszékiek máriacelli búcsújárása. (1993)
  • Bátaszék és környéke. – Bátaszék lelkipásztorai. (studoj, 1998)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Bátaszék (1995)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]