István Hegedűs
István Hegedűs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de septembro 1848 en Kluĵo | ||||
Morto | 31-an de decembro 1925 (77-jaraĝa) en Orosháza | ||||
Lingvoj | latina • antikva greka • germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | klasika filologo literaturhistoriisto Literatura tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
HEGEDŰS István (hegedyŝ) estis hungara literaturhistoriisto, tradukisto, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Koloĵvaro la 7-an de septembro 1848 kaj mortinta en Orosháza la 31-an de decembro 1925.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Hegedűs studis en la reformita kolegio de Koloĵvaro, poste teologion en Peŝto, Berlino, pli poste en Lepsiko, kaj de 1872 li estis instruisto de la reformita kolegio de Koloĵvaro, inter 1881–87 ĝia direktoro. De 1886 li estis privatprofesoro de la Universitato de Koloĵvaro. Inter 1890–1919 li prelegis klasikfilologion en la Universitato de Budapeŝto. De 1893 li estis membro de la Societo Kisfaludy. Li estis dum longa tempo prezidanto de la Philologiai Társaság, fondinto de Popolakademio Erzsébet. Li publikis plurajn studojn pri klasikfilologio, kompara mitologio, literaturhistorio kaj pri la historio de la hungara humanismo. Liajn drampoemojn (A költő leánya, Éjféli párbaj) prezentis la Kolozsvári Nemzeti Színház (1881). Li tradukis multe, precipe el verkoj de Esĥilo, Menandro, Janus Pannonius, Goethe, Schiller, Grillparzer .
Libro
[redakti | redakti fonton]- Utilismus a nevelésben (Bp., 1879);
- Költemények (Bp., 1881).