István Joó (virusologo)
István Joó (virusologo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de septembro 1912 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Brassó |
Morto | la 23-an de aŭgusto 1993 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | rumana • germana • angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Alma mater | "King Ferdinand I" University (en) - medicino (–1936) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto mikrobiologo virusologo |
István Joó [iŝtvAn jO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Joó István, estis hungara virusologo, bakteriologo.
István Joó[1][2] naskiĝis la 18-an de septembro 1912 en Brassó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Brașov en Rumanio), li mortis la 23-an de aŭgusto 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Joó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1929, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Ferdinando la 1-a (Rumanio) en 1936. Post la diplomo li laboris en kavinisma hospitalo 4 jarojn, dum li estis aŭtomate rumana ŝtatano inter 1920-1940. Li estis praktikanto en medicina universitata instituto inter 1940–1942, asistanto (1942–1944), poste li soldatiĝis en la hungara armeo, sed li estis militkaptito en Sovetunio inter 1945-1948. Post la liberiĝo li laboris en vakcinproduktanta instituto de Budapeŝto (1948–1990), dum en la lasta periodo li havis jam altajn postenojn. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1983 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li havis edzinon ekde 1962. Li ricevis premiojn inter 1953-1981.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Newcastle-típusú dysenteria előfordulása Kolozsvárott. (1943; ankaŭ germane)
- Ultrahangok hatása a typhus bacillus antigénjeire. (kunaŭtoro, 1951)
- Immunogenicity of Pertussis Vaccines. (kunaŭtoro, 1958)
- Influence of Nicotinic Acid on the Antigenic Structure of Bordetella pertussis. (kunaŭtoro, 1967)
- Stability of Mammalian Tuberculin PPD. (kunaŭtoro, 1976)
- Új típusú koleravakcina. Tudományos tevékenység tézises összefoglalása. (disertaĵo, 1982).