István Kenedi
István Kenedi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein István |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1908 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de septembro 1977 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, EE-416. fülke |
Lingvoj | hungara • germana • jido |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1932) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | kuracisto internisto kardiologo |
István Kenedi [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenedi István estis hungara kuracisto, internisto kaj medicina oficiro. Lia origina familia nomo estis Klein - li ŝanĝis la nomon en 1945.
István Kenedi [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de septembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Kenedi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1932. Post siaj studoj li laboris en hospitaloj aŭ klinikoj, intertempe en 1935 li akiris fakdiplomon pri internaj malsanoj. En la jaroj 1943 kaj 1944 li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li estis ĉefkuracisto en asekura kuracejo 5 jarojn kaj li ankaŭ instruis. En 1951 li iĝis armea kuracisto kaj nomumiĝis kolonelo. En 1958 li kandidatiĝis, en 1971 li doktoriĝis, en 1974 li pensiuliĝis.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az üzemorvos kézikönyve (1947) - redaktoro
- Népbetegségek alakulása fiatal férfi lakosságunknál (1955) - kun aliaj
- Ritka kórképek (1968) - kun aliaj
- Belbetegségek elkülönítő diagnózisa (1977) - kun aliaj