István Kossa
István Kossa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kósa István |
Naskiĝo | 31-an de marto 1904 en Balatonlelle |
Morto | 9-an de aprilo 1965 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Mm. B. 10. |
Lingvoj | Esperanto • rusa • germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto esperantisto sindikatisto |
István Kossa [iŝtvAn koŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kossa István estis hungara socialdemokrata, komunista politikisto, ministro, esperantisto.
István Kossa [1] naskiĝis kiel Kósa István la 31-an de marto 1904 en Balatonlelle. Li mortis la 9-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Kossa frue orfiĝis, tamen li frekventis gimnazion en Keszthely. Li eklaboris en Budapeŝto komence en redaktejo, poste en la trafika kompanio. En 1928 li aliĝis al la sindikato, en 1932 al la socialdemokrata partio. En 1942 li deportiĝis al la okupita parto de Sovetunio. En la sekva jaro li sukcese rifuĝis al la Ruĝa Armeo. Post la 2-a mondmilito li ricevis gravajn partiajn taskojn. Inter 1945–1967 li estis deputito parlamenta, dume kelkfoje li estis ministro. En 1963 li emeritiĝis. Li ricevis diversajn premiojn inter 1946-1964.
Li estis ĉefprotektanto de Hungara Fervojista Esperanto-Asocio.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- A Dunától a Donig (1948) - memuaro
- Nehéz ébredés (Malfacila vekiĝo) (1957) - romano
- Vissza a Dunához (1965) - memuaro