István Lipovniczky
István Lipovniczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1814 en Zlaté Moravce |
Morto | 12-an de aŭgusto 1885 (70-jaraĝa) en Oradea |
Tombo | Olosig cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1869–) katolika sacerdoto (1837–) romkatolika diakono (1836–) |
LIPOVNICZKY István (pro. lipovnicki) estis hungara romkatolika episkopo naskita en Aranyosmarót la 15-an de aŭgusto 1814 kaj mortinta en Nadjvarado la 12-an de aŭgusto 1885.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Lipovniczky finis teologion en Nagyszombat. Oni ordinis lin pastro en 1837. En 1841 li iĝis arkivisto kaj bibliotekisto en Esztergom. En 1846 li estis parokestro de Komárom. Post la kapitulacio de fortikaĵo Komárom oni kondamnis lin al morto, ĉar li kolektis por la vunditaj honvedoj kaj li benis la luktistojn de la fortikaĵo. La punon oni ŝanĝis al fortikaĵmalliberejo. Li liberiĝis en 1853 el la fortikaĵo de Arado kaj li vivis en Esztergom kiel internigito. En 1860 li estis parokestro de Érsekújvár. Oni nomumis lin en 1868 episkopo de Nadjvarado, poste li ricevis la titolojn de papa tronportanto kaj grafo de Romo.