Saltu al enhavo

István Németh (urbestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Németh
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1849 (1849-09-19)
en Buzsák
Morto 24-an de septembro 1911 (1911-09-24) (62-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juristo
urbestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Németh [iŝtvAn nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh István estis hungara advokato, urbestro.

István Németh[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1849 en Buzsák, li mortis la 24-an de septembro 1911 en Kaposvár.

Statuo pri István Németh

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Németh lernis en Keszthely kaj Pécs, krome lernis germane en Szulok, fine li studis juron en Reĝa Universitato de Pest kaj Universitato de Vieno. En 1876 li malfermis advokatan atelieron en Lengyeltóti. En 1890 li translokiĝis al Kaposvár, tiutempe li edziĝis. Inter 1895 kaj 1911 li estis urbestro de Kaposvár. En tiu periodo Kaposvár kaj Fonyód evoluis multe. Li mortis pro kormalsano.

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • strato ekde 1911 en Kaposvár (nun aleo)
  • statuo en Kaposvár (1939)
  • 2 memortabuloj en Kaposvár (1973, 2000)
  • memortabulo en Fonyód (1987)
  • postmorta premio en 2012

Referencoj

[redakti | redakti fonton]