István Pál Valkó
István Pál Valkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Valkó István Pál |
Naskiĝo | la 3-an de novembro 1904 en Budapeŝto |
Morto | la 12-an de marto 1945 en Bergen-Belsen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1926) |
Familio | |
Frat(in)oj | Imre Valkó kaj Iván Péter Valkó |
Okupo | |
Okupo | matematikisto maŝinkonstrua inĝeniero |
István Pál VALKÓ [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Valkó István Pál estis hungara matematikisto, inĝeniero. Liaj fratoj estis Imre Valkó kaj Iván Péter Valkó.
István Pál Valkó [1] Arkivigite je 2016-08-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de novembro 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de marto 1945 en Bergen-Belsen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Valkó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1926. Jam dum la studentaj jaroj li kreis pruvon de matematika teoremo kun Dénes Kőnig. Antaŭ la diplomo unu jaron li jam estis asistanto. Post la diplomo li estis inĝeniero en fabriko, kie li olupiĝis pri elektrotekniko. En 1944 li estis deportita al la nazia Germanio, kie li mortis en koncentrejo.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Über mehrdeutige Abbildungen von Mengen (1926) - kun Dénes Kőnig
- Négydimenziós elektromágneses mérőrendszer (1933)
- Kondenzátor veszteségének mérése (1941)