István Sándor (bibliografo)
István Sándor (bibliografo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de aŭgusto 1750 (baptotago) en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Luka |
Morto | la 29-an de marto 1815 en Aŭstra imperio Vieno |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
István Sándor [iŝtvAn ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sándor István, estis slovaka-hungara bibliografo, lingvisto, tradukisto, vojaĝisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szlavnicai kaj lukai [slavnicai].
István Sándor[1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1750 (baptotago) en Luka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Lúka en Slovakio), li mortis la 29-an de marto 1815 en Vieno Aŭstra Imperio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Sándor komence estis edukita en la familia kastelo, kie li parolis nur slovake, sed inter 1761-1764 li lernis hungare, germane kaj latine en la piarista gimnazio de Nitro, poste en jezuita gimnazio de Nagyszombat, inter 1767-1774 en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Depost 1774 li hejmenvenis kaj li okupiĝis pri literaturo, iomete pri la familia bieno. Post jardeko li translokiĝis al Vieno, kie li kontaktiĝis pri la hungaraj literaturistoj, krome li multe vojaĝis (Supre Italio (1786), tra Germanio al Londono, ankaŭ Parizo (1787), Prago, Dresdeno, Berlino (1788), Svislando (1791). Li profundigis siajn sciojn pri literaturo, krome li pasis tempojn en bibliotekoj, eĉ li kolektis librojn. Lia amiko estis Miklós Révai, ambaŭ helpis al la alia. István Sándor eldonis literaturan revuon (1791 – 1808), kie li okupiĝis pri la hungara lingvo. En 1800 li vizitis la plej signifajn hungarajn urbojn, precipe ties bibliotekojn. Antaŭ sia morto li lasis sian bibliotekon, ankaŭ monon al la estonta Hungara Scienca Akademio. Li mortigis sin pro akuta malsano.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- G.** nevezetű svédi Grófnénak történeti egy juhászi játékkal egyetemben. (el la origina germano tradukis István Sándor (1778)
- Jelki Andrásnak, egy született magyarnak történetei. (tradukaĵo, 1791)
- Sokféle. Írás egybeszedé tizenkét kötetben rézmetszetekkel. (1-8 volumoj, 1791–1801, 9-12 volumoj, 1808)
- Az oriás Ovidnak deákból fordított változásai. (tradukaĵo, 1792)
- Egy külföldön utazó magyarnak jó barátjához küldetett levelei. (korespondado, 1793, denove: 1990)
- Magyar Könyvesház (la unua hungara bibliografio, 1803)
- Toldalék a „magyar–deák Szókönyvhöz” a mint végsőször jött ki 1767-ben és 1801-ben… (1808)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla post klako al majusklo S, poste serĉu la nomon)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/results/-/results/6d2244f2-ecf9-4a64-94b4-f2c4c16e25ae/solr#/displayResult hungarlingva datenaro de muzeo