István Schrodt
Aspekto
István Schrodt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1888 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de novembro 1962 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1909) |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero |
István Schrodt [ŝrot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schrodt Istvan estis hungara inĝeniero, profesoro.
István Schrodt [1] naskiĝis la 28-an de marto 1888 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de novembro 1962 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Schrodt frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1909. Post 2 jaroj li ekinstruis en altlernejo. Li doktoriĝis en 1912 pri teknologio, en 1917 pri filozofio. En 1935 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Depost la 2-a mondmilito li okupiĝis pri varmoteknologio, sunenergio, senflama brulado. Li havis patenton pri profitado de energio de karbonata acido. Li kandidatiĝis en 1952, li ricevis premion en 1919.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Technikai hőtan (1949) - studenta lernolibro
- Részletes műszaki hőközléstan (sen eldonjaro)