István Székely (eklezia verkisto)
Aspekto
SZÉKELY István [se:kej] estis hungara pastro, kanoniko, eklezia verkisto, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1921). Li naskiĝis la 26-an de februaro 1861 en Nagyvárad kaj mortis la 25-an de februaro 1927 en Koloĵvaro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis teologion en Nagyvárad kaj Vieno, kie li doktoriĝis en 1886. En 1884 li pastriĝis, en 1886 li iĝis instruisto de la episkopa liceo de Nagyvárad, ekde 1895 prelato-kanoniko, ekde 1898 ordinara universitata profesoro en Budapeŝto, en 1908 – 09 rektoro; li estis la prezidanto sekundara de Szent István Akadémia.
Verkoj pli gravaj
[redakti | redakti fonton]- Monismus és dualizmus a philosophiában (Bp., 1893);
- Erő és anyag (Bp., 1894);
- Ösztön és ész(I – II., Nagyvárad, 1897).