István Szeli
István Szeli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1921 en Senta |
Morto | 25-an de februaro 2012 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • serba |
Ŝtataneco | Jugoslavio ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto literaturkritikisto universitata instruisto inspektisto ![]() |
István Szeli [iŝtvAn seli], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szeli István, serbe Иштван Сели estis hungara literaturhistoriisto, inspektoro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
István Szeli[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1921 en Senta (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nuntempe en Serbio), li mortis la 25-an de februaro 2012 en Novi Sad (Vojvodino, Serbio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Szeli apartenis al la hungara minoritato en la menciita Reĝlando. Li maturiĝis en gimnazio en Szabadka (tiam hungara urbo), poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1942-1944). Li hejmenvenis kaj estis pedagogo inter 1945-1983 (pli detale gimnaziestro en sia naskiĝurbo (1949-1956), inspektoro (1956-1962), altlerneja instruisto (1962-1983), ankaŭ institutestro (1969-1976)). Intertempe li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960, post du jaroj li doktoriĝis en Novi Sad. Lia edzino naskis du gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1981-2005.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Bevezetés az irodalomelméletbe (1955)
- Hajnóczy és a délszlávok (studo, 1965)
- Nemzeti irodalom - nemzetiségi irodalom (1974)
- Nyelvhasználatunk etikája (1985)
- Nyelvünk, kultúránk, nyelvi kultúránk (1997)
- Tájkép-és portrévázlatok Zenta honlapjára (2009)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en 2021 en Senta