István Toldy
Aspekto
István Toldy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de junio 1844 en Peŝto | |
Morto | 6-an de decembro 1879 (35-jaraĝa) en Ferencváros | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, bal oldali fasírboltok (B-266) vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Ferenc Toldy vd | |
Gefratoj | László Toldy vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István TOLDY [iŝtvAn toldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toldy István estis hungara ĵurnalisto, juristo, verkisto, membro de Societo Kisfaludy. Li estis filo de Ferenc Toldy.
István Toldy naskiĝis la 4-an de junio 1844 en Pest (urbo). Li mortis la 6-an de decembro 1879 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Toldy frekventis universitaton en urbo Pest, poste li eklaboris kiel juristo en ministerio. En 1867 li fondis periodaĵon, inter 1873-1878 li redaktis gazeton. Li strebis kontraŭ la eklezioj kaj li apogis politikon de Ferenc Deák.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Elmélkedések az egyházi reformról (Pensadoj pri la ekleziaj reformoj) 1868
- A katholikus egyházi autonómia és veszélyei 1870
- Öt év története (Historio de kvin jaroj) 1872
- A jezsuiták Magyarországon és egyebütt (La jezuitoj en Hungario kaj aliloke) 1873
- A jezsuiták története (Historio de la jezuitoj) 1873
- Lívia 1874 - teatraĵo
- Az új emberek (La novaj homoj) 1874 - romano