Saltu al enhavo

István Vermes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Vermes
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1946 (1946-04-11)
Morto 6-an de novembro 2015 (2015-11-06) (69-jaraĝa)
Okupo
Okupo akademiulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Vermes [iŝtvAn vermeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vermes István estis hungara-nederlandana kuracisto, profesoro, membro (ekstera (2007)) de Hungara Scienca Akademio.

István Vermes [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1946 en Szolnok, li mortis la 6-an de novembro 2015 en Pécs.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Vermes akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Pécs en 1970, poste li estis asistanto en la universitata instituto. En 1973 li akiris laboratorian fakdiplomon. Li kandidatiĝis (Ph.D) en 1976, poste ĝis 1979 li esploris en Szeged, poste en Nederlando, kie li vivis longe. En 1999 okazis lia habilitiĝo jam en Universitato Semmelweis. Li estis nomumita universitata profesoro en 2001 en Universitato de Twente, post 4 jaroj en Pécs. Li ricevis hungarajn kaj nederlandajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li apogis la medicinon per laboratoriaj esploroj.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Effect of intraventricular injection and intrahypothalamic implantation of serotonin on the hypothalamo-hypophyseal-adrenal system in the rat (1972) - kunverkinto
  • Effects of haloperidol, domperidone and bromocriptine on the secretion of ACTH, ß END and α-MSH from the rat pituitary gland (1982) - kunverkinto
  • Ultra sensitieve TSH metingen: voordelen voor de kliniek ? (1994) - kunverkinto
  • Apoptosis and proliferation in breast cancer cells, cultured in vitro: effects of SERMs (2005) - kunverkinto
  • Preimplantation assessment of embryos through detection of free embryonic dna (2015) - kunverkinto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.