István Vitányi
István Vitányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1952 (72-jaraĝa) en Berettyóújfalu |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1980) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
István Vitányi [iŝtvAn vitAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitányi István estas hungara advokato, parlamenta deputito.
István Vitányi[1][2] naskiĝis la 18-an de decembro 1952 en Berettyóújfalu.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Vitányi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1971, poste li estis soldato, pli poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1980, post 3 jaroj advokatan diplomon. Post la unua diplomo li estis juristo en Berettyóújfalu, ekde 1984 jam advokato. Ekde 1986 li helpis jure la kalvinanan eklezion. En 1991 li malfermis propran advokatan atelieron. En 1994 li komencis politikadi en municipa kunsido de Berettyóújfalu. Ekde 1998 li estas parlamentano en frakcio de Fidesz, sed nur ekde 1999 li estas membro de partio Fidesz. Li edziĝis en 1975, lia edzino naskis 2 filinojn en 1976 kaj 1980.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio