István Zágon
István Zágon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1893 en Tiszaszőlős | |
Morto | 10-an de januaro 1975 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 50/1-1-21 vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Márta Verő (en) vd | |
Parencoj | György Verő (bopatro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto ĵurnalisto verkisto humuristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István Zágon [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zágon István estis hungara verkisto, dramaturgo, scenaristo, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Fleischl [flejŝl].
István Zágon [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1893 en Tiszaszőlős, li mortis la 10-an de januaro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Zágon frekventis gimnazion en Zenta, poste li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. En la jaroj 1920 kaj 1921 li estis inĝeniero, sed pli frue jam en 1919 li debutis kiel verkisto de skeĉoj, kabaredaĵoj. En 1921 li forlasis la inĝenieran laboron kaj li estis artista gvidanto kaj dramaturgo en malgranda scenejo. Baldaŭ li estis dramaturgo de Teatro Belvárosi kaj Gaja Teatro. Inter 1925 kaj 1940 pluraj teatroj prezentis teatraĵojn de Zágon, inter 1928–1933 li estis ankaŭ ĵurnalisto, kritikisto.
Elektitaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Marika (1925, debuta teatraĵo prezentita en Teatro Renaissance, poste en Burgtheater)
- Feltételes megállóhely (Nacia Teatro (Budapeŝto), 1936)
- Fekete Péter (opereto kun muziko de Mihály Eisemann, 1943)
- Az asszony és a szellem (filia teatro de Gaja Teatro, 1946)
Elektitaj filmaj scenarlibroj
[redakti | redakti fonton]- Hyppolit, la lakeo (1931)
- Budai cukrászda (1935)
- Schachmatt (televizia mallonga filmo) (1966)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Conners: Fruska (1930)
- Coward: A márkiné (1939)
Elektitaj muziktekstoj
[redakti | redakti fonton]- Légy jó mindhalálig (1936)
- Dunaparti randevú (1936)
- Szerelemből nősültem (1937)
Elektitaj skeĉoj
[redakti | redakti fonton]- Tavasz meg egyéb emberi dolgok (1923)
- Mindenkivel megtörténhetik (1932)
- Napos oldal (1945)
- Minden másképp van (1966)
Lia romano
[redakti | redakti fonton]- Rózsakirálynő (1930)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio