Itala Békés
Aspekto
Itala Békés | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Békés Itala | |||||
Naskiĝo | 23-an de marto 1927 en Debrecen | ||||
Morto | 13-an de januaro 2025 (97-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1950) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | István Békés vd | ||||
Gefratoj | András Békés kaj Rita Békés vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | ||||
Laborkampo | Aktorado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Itala BÉKÉS [bEkEŝ], hungare Békés Itala estas hungara aktorino kaj verkisto.
Itala Békés naskiĝis la 23-an de marto 1927, Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Itala Békés frekventis aktoran ĉeflernejojn en Budapeŝto, dume jam tiam ŝi ricevis rolojn en malgrandaj teatroj. Ŝi komencis sian veran aktoran karieron post 1950. Ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple Teatro Madách. En 1969 ŝi fondis unuaktoran teatron, kiu havis sukcesojn ankaŭ eksterlande. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Hogyan lettem senki (Kiel mi estis nemiu), (1990)
- Olvasd a buszon! (Legu ĝin sur la aŭtobuso!), (2008)
Ŝiaj roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 26 kinejaj filmoj inter 1950-1986, ekzemple Angyalok földje (Tero de anĝeloj), 1962; A vörös grófnő (La ruĝa grafino), 1985
- 18 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1962-2004, ekzemple Névtelen csillag (Sennoma stelo), 1971; Szomszédok (Najbaroj), 1987
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: La Ventego - Ariel; Molière: Tartuffe - Dorine; Ferenc Molnár: A Pál utcai fiúk (Filoj de l' Paŭlo-strato) - Nemecsek (ĉefrolo); István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - Bruckner Adelaida