Itapetininga
Itapetininga | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Itapetininga | ||
Mikroregiono | Itapetininga | ||
Fondita | 1770 | ||
Poŝtkodo | 18220-000 | ||
Telefonkodo | 15 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 016 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 88 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 36′ S, 48° 3′ U (mapo)-23.591666666667-48.053055555556Koordinatoj: 23° 36′ S, 48° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 670 m | ||
Areo | 1 789,35 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Itapetininga [+] | |||
Itapetininga (oficiale portugale Município de Itapetininga) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, estas la administra centro de la mezoregiono Itapetininga kaj ankaŭ de la samnoma mikroregiono Itapetininga. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 157 016 loĝantoj sur areo de 1 789,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 88 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 101 523. La teritorio havas komunan limon kun Alambari, Angatuba, Buri, Campina do Monte Alegre, Capão Bonito, Capela do Alto, Guareí, Pilar do Sul, São Miguel Arcanjo, Sarapuí kaj Tatuí.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua komunumo aperis ĉirkaŭ antikva loĝejo de esploristoj, ĉevalistoj aŭ negocistoj de brutoj preter la rivero Itapetininga en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ĝia stariĝo komenciĝis ĉirkaŭ 1750. En la 5-a de novembro de 1770 la setlejo estis fondita - "Nossa Senhora dos Prazeres de Itapetininga" (Nia Damo de la Plezuroj de Itapetininga). Ĝin fondis Simão Barbosa Franco kaj Salvador Oliveira Leme.
Post la 19-a jarcento, Itapetininga estis celo de pluraj enmigrintoj kiuj helpis disvolvigi la urbon.
Fondiĝo: 5-a de novembro de 1770
Superiĝo al vilaĝo: 6-a de novembro de 1771
Superiĝo al jursidejo: 17-a de julio de 1852
Superiĝo al urbo: 13-a de marto de 1855
Deveno de la nomo
[redakti | redakti fonton]Itapetininga devenas de la tupia lingvo kaj sia ĝusta signifo estas ankoraŭ diskutata. La versio plej akceptata estas "seka kaj plata ŝtono", ekzistantaj proksime de la rivero kiu donis nomon al la urbo.