Saltu al enhavo

Iteracia plej proksima punkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iteracia plej proksima punkto (angle Iterative Closest Point) estas algoritmo uzata por kalkuli translokon inter du aroj de punktoj (en 3D-a spaco). ICP estas vaste uzata por rekonstruado de 3D-bildoj de ĉirkaŭaĵo baze de serio de tridimensia skanoj de ĉirkaŭaĵo. Ekz. en arĥitekturo ĝi kunigas kelkajn skanojn de konstruaĵo por ricevi plenan 3D-modelon.