Saltu al enhavo

Iván Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Bach
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1927 (1927-12-12)
en Szeged
Morto 23-an de decembro 2006 (2006-12-23) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Imre Bach Redakti la valoron en Wikidata
Infano du Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo informadikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Iván Bach [baĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bach Iván, estis hungara informadikisto, elektrinĝeniero, altlerneja instruisto. Lia patro estis Imre Bach.

Iván Bach[1][2] naskiĝis la  12-an de decembro 1927 (nun 1927-12-12) (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 4-a) en Szeged, li mortis la 23-an de decembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Iván Bach maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1945, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1950. Post la diplomo li prelegis jaron en Pezindustria Teknikuniversitato Mátyás Rákosi, inter 1951-1969 li laboris en esplora instituto, sed interrompe li havis stipendion en Usono (1964–1965). Inter 1969–1990 li havis postenon en alia instituto. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis ankaŭ lektoro (1978–1989), docento (1989–1993), poste invitita preleganto en la Teknikuniversitato. Lia ĉefa intereso estis la tradukprogramoj. Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1957 kaj 1961. Li ricevis 2 premiojn en 1970 kaj 2005.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nagyfeszültségű hálózatok zárlatvédelmének összehangolása. (1952)
  • Háromfázisú, önműködő visszakapcsolás középfeszültségű hálózatokon. (1957)
  • Többfázisú hálózatok számítása. (ankaŭ disertaĵo, 1963)
  • Valószínűségszámítás. (1967)
  • Számítógépek programozása. (lernolibro, kunaŭtoro, 1980; 5-a eldono: 1991)
  • The Role of Context in the Identification Process in Ada. (1989)
  • Számítógépes nyelvészet. (studenta lernolibro, 1991; reeldonoj: 1992–2000)
  • Formális nyelvek. (studenta lernolibro kaj monografio, 2001; reeldonoj: 2003–2006).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.