Iván Kádár
Iván Kádár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de julio 1995 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • franca • germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1945) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ekonomikisto advokato komputosciencisto |
Iván Kádár, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kádár Iván, estis hungara komputikisto, ekonomikisto, altlerneja instruisto.
Iván Kádár[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de julio 1995 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Kádár devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1939, poste li laboris en fabriko, ankaŭ li studis 2 jarojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis, tamen li partoprenis en la rezista movado. En 1945 li tuj aliĝis al la komunistoj, samtempe li akiris juran diplomon kaj li estis partilaboristo 3 jarojn. Inter 1948–1951 li instruis en Ekonomia Universitato de Budapeŝto, inter 1951–1953 li estis docento, inter 1953–1957 profesoro, dum en 1956 li estis aktiva en Rondo Petőfi, eĉ li kandidatiĝis en antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1955. Post fiasko de la hungara revolucio de 1956 li estis forigita el la universitato pro Rondo Petőfi.
Ekde 1957 li interesiĝis pri la komenciĝanta komputila laboro, tial li laboris en diversaj komputilaj entreprenoj en altaj postenoj ĝis 1990. Depost fino de la socialismo li tuj estis parlamenta deputito, sed en 1991 li abdikis pro malsano. Tamen poste ĝismorte li estis aktiva en la juda movado, krome li estis rehabilitita pro la universitata forigo. Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis 4-foje. Li ricevis premion en 1976.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A kapitalizmus és az árutermelés törvényeinek korlátozása és felhasználása népi demokráciánkban. (1954)
- A jelenkori kapitalizmus gazdasági alaptörvényének érvényesülése a Horthy-fasiszta Magyarországon. (disertaĵo, 1955)
- A válságmentes kapitalizmusról szóló álelméletek és a marxi–lenini válságelmélet. (prelego, 1956)
- Matematikai módszerek alkalmazása az építőipari tervezésben. (monografio, kunaŭtoro, 1963, slovake: 1968)
- Vállalati és népgazdasági pénzfolyamatok információs és számítástechnikai problémái. Monográfia. Kovács Péterrel. (monografio, kunaŭtoro, 1977)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM60129 hungarlingva datenaro de muzeo