Iván Komoróczy
Iván Komoróczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Császári, bicskei kaj komoróczi Komoróczy Iván |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1869 en Kántorjánosi |
Morto | 5-an de aprilo 1935 (66-jaraĝa) en Jármi |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Iván Komoróczy [komorOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komoróczy Iván estis hungara juristo, subdepartementestro, pentristo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis császári, bicskei kaj komoróczi [ĉAsAri, biĉkei kaj komorOci].
Iván Komoróczy [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1869 en Kántorjánosi, li mortis la 5-an de aprilo 1935 en Jármi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Komoróczy akiris juran diplomon, sed dum lernado li ŝatis pentradi. Post la diplomo li ricevis taskojn en la ŝtata administracio. Li estis nobela juĝisto en Nagybánya, kiam en 1896 alvenis pentristoj por fondi artistkolonion. Li helpis la fondon, poste li kelkfoje vizitis la pentristan lernejon de Simon Hollósy en la 1900-aj jaroj. Li neniam estis laŭprofesie pentristo, li senĉese estis juristo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed iom poste pro malsaniĝo li estis forigita. Depost Traktato de Trianon li estis juristo en rest-Hungario, sed li senĉese apogis la artistkolonion. Li pentradis portretojn, aĵpentraĵojn. Li havis edzinon, kiu naskis kvinfoje.
Elektitaj juraj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szatmár vármegye szabályrendeletei és területi beosztása (1898)
- A községi törvény (1903)
- A birtokreform (1919)
- Társadalmi káté (1923)
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1901)
- Nagybánya (1902, 1912)
- Arthalo Budapeŝto (1911, 1912)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nagybányai híd (1901)
- Tabáni tájrészletet (1920-aj jaroj)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto en Jármi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto[rompita ligilo]