Iván Ruttkai
Iván Ruttkai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Russ Iván |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1922 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de junio 2013 (90-jaraĝa) en Stokholmo |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)oj | Éva Ruttkai kaj Ottó Ruttkai ![]() |
Okupo | |
Okupo | rapidsketisto grafikartisto aktoro sportisto ![]() |
Iván RUTTKAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruttkai Iván estis hungara aktoro, rapidsketisto, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Russ, lia posta nomvarianto estis Ruttkay. Liaj gefratoj estis Éva Ruttkai kaj Ottó Ruttkai.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Ruttkai_%C3%89va_Ott%C3%B3_Iv%C3%A1n_Bp07_Erzs%C3%A9betkrt27.jpg/220px-Ruttkai_%C3%89va_Ott%C3%B3_Iv%C3%A1n_Bp07_Erzs%C3%A9betkrt27.jpg)
Iván Ruttkai [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de junio 2013 en Stokholmo (pri la datenoj mankas konsento inter biografioj!).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Ruttkai komencis la aktoradon infanaĝe en infanteatro de Artúr Lakner. Ekde 1936 li ricevis filmajn rolojn. Post la 2-a mondmilito li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste en pluraj ĉefurbaj teatroj. Tiutempe li estis ankaŭ rapidsketisto, hungara ĉampiono. Li partoprenis en Vintra Olimpiko 1948 en Sankta Maŭrico. En nekonata tempo li disidis al Svedio (eble dum la Hungara revolucio de 1956), kie li komence aktoradis, poste li estis grafikisto. En Hungario liaj grafikaĵoj ne estas troveblaj. Li havis svedan edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A titokzatos idegen (1936) - filo de la lernejservisto
- Rózsafabot (1940) - lakeo
- Ma, tegnap, holnap (1941) - hotelservisto
- Mese a 12 találatról (1956)
- Villa a Lidón (1971, kvarparta televizia serio)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2004)