Ivan Acher
Ivan Acher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1973 (51-jaraĝa) en Liberec |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | komponisto poeto |
Ivan ACHER (la 5-an de junio 1973 en Liberec) estas ĉeĥa poeto kaj komponisto, kiu verkis muzikon por ĉirkaŭ 150 teatraj kaj filmaj verkoj. Sian unuan operon li kreis en Esperanto [1].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis ĉe Teknika universitato en Liberec fakon de tekstila dezajno, laboris ankaŭ kiel arbaristo. La muzikon li studis aŭtodidakte, tial ĝi estas plena de novaj formoj, inkluzive de novaj muzikiloj, kiujn li mem fabrikas. Li kunlaboris kun multaj teatroj kaj reĝisoroj kiel aŭtoro de akompana muziko, ricevis plurajn honorigojn.
Opero en Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 2017 li decidis komponi operon laŭ motivoj de horora rakonto de Ladislav Klíma (1868-1928) Suferado de princo Sternenhoch pri malbela riĉulo, kiu edzinigis al si same malbelan knabinon Helga, kiu lin malamas (al nupto ŝin devigis ŝia patro, avidanta monon). Ŝi mortigas ilian infanon, Sternenhoch mortigas ŝin, sed amante ŝin senĉese li suferas halucinojn, ke ŝi vivas kaj amas lin. Provante amori ŝian kadavron li malsaniĝas kaj ankaŭ mortas.
La komponisto deziris komponi la operon en Esperanto, por ke la aŭskultantoj ĝuu la muzikon kaj ne provu deĉifri la vortojn, kio forlogus ilian atenton de la melodio. Li alparolis esperantiston Miroslav Malovec, kiu esperantigis por li la tekston kaj nur poste la Esperanta versio estis muzikigita. Do la Esperanta versio estas originalo de la opero. La 7-an de aprilo 2018 okazis en la Nova Scenejo de Nacia Teatro en Prago la premiero kaj la opero estis envicigita en normalan programon de la teatro por la vasta publiko.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo kun la reĝisoro Michal Dočekal kun esperantlingvaj subtekstoj
- Libera Folio pri la opero
- La opero en Nacia Teatro Arkivigite je 2018-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo pri la opero en la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Ascio
- Pri Acher en radio Arkivigite je 2018-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Nacia Teatro pri Ivan Acher Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Filma datumbazo pri Ivan Acher
- Studio de herooj pri Ivan Acher
- I-divadlo pri Ivan Acher
- Teatro de Lenka Vagnerová pri Ivan Acher Arkivigite je 2018-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉeĥa Radio pri sia nova anonc-melodio komponita de Ivan Acher
- Pri granda opero ni pensas serioze Arkivigite je 2018-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Unue mi ŝercis pri operoj, sed fine mi unu komponis
- Kion la homo kapablas elteni
- Televida raporto pri la opero
- Teatra Gazeto pri Sternenhoch
- Sukeso de la monato
- Sternenhoch atendis Acheron Arkivigite je 2018-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Libreto en Esperanto, la dirigento dancas en la balo
- Frenezo kiel universala lingvo
- La tuta opero en kanalo OPERA VISION Arkivigite je 2020-02-17 per la retarkivo Wayback Machine