Saltu al enhavo

Ivan D. Ŝiŝmanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan D. Ŝiŝmanov
Persona informo
Naskonomo Иван Димитров Шишманов
Naskiĝo 22-an de junio 1862 (1862-06-22)
en Sviŝtov,  Otomana Imperio
Morto 22-an de junio 1928 (1928-06-22) (66-jaraĝa)
en Oslo
Tombo centra tombejo de Sofio, 27 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj bulgaraEsperantogermana
Ŝtataneco Bulgario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lepsiko - filozofio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Lidia Shishmanova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Dimitar Shishmanov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
diplomato
esperantisto
literatursciencisto
filologo
politikisto
psikologo
etnografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ivan Dimitar Ŝiŝmanov (naskiĝis la 22-an de junio 1862 en Sviŝtov - mortis la 23-an de junio 1928 en Oslo) estis bulgara etnografo, lingvisto, literatura kritikisto, d-ro, universitata profesoro de literaturo, ministro de instruado.

Donis senrezerve sian apogon al la Esperanto-movado kaj multfoje demonstraciis sian esperantistecon. En 1912 li prelegis pri Esperanto en la Universitato de Sofia (aperis en broŝuro Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo, tri eldonoj). Estis honora prezidanto de BEA.

Li naskiĝis en Sviŝtov. Post lernado en sia naskiĝurbo li studis en Vieno, filologion en Jena, poste en Ĝenevo kaj ricevis doktoran titolon en Leipzig. Li estis profesoro de literaturo ĉe la Sofia Universitato de ĝia kreiĝo mem, ministro de popola instruado (1903-1907). Li mortis en la norvega Oslo dum PEN-kongreso.

Al lia iniciativo Bulgario ŝuldas la kreon de Nacia Teatro, de la Muzika Lernejo (poste Muzika Akademio), de la Pentr-arta Lernejo (poste Akademio de Artoj). Li kreis studojn pri literaturo, etnografio, folkloro, fondis kaj redaktis Kolekton de popolaj verkaĵoj, de scienco kaj de literaturo (24 volumoj). Li estis membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj kaj membro-korespondanto de multaj alilandaj akademioj. Li aŭtoris ĉirkaŭ 400 verkojn.

Li ankaŭ tradukadis el la germana poemojn.

Enhavo de Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo

En sia prelego de 1912 la 50-jara Ŝiŝmanov rakontis, kiel en 1887 en Leipzig, li, tiam 25-jara studento, preparis sin por doktoriĝo. Foje li vidis surstrate afiŝeton pri prelego de profesoro Kirchhoff, kiu volas prezenti volapukon. Ŝiŝmanov venis por priridi la stultaĵon, sed li estis surprizita, ke la aŭditorio estis plenplena de aŭskultantoj de ĉiuj sociaj tavoloj, dum li atendis nur grupeton de frenezuloj. Ankoraŭ pli surprizis lin la profesoro. Ne komika figuro, sed bonanima persono, el kiu ĉio elspiris harmonion, dolĉecon, humanismon. La profesoro skizis la historion de klopodoj pri universala lingvo ekde Descartes.

Ŝiŝmanov venis hejmen forte skuita. Li komprenis du aferojn: helplingvo ne volas forpuŝi naciajn lingvojn, kiel li supozis, sed servi kiel ponto inter la nacioj, do helpas konservi la naciajn lingvojn, kaj due, ke tiuj lingvoj ne estas iaj sanktaĵoj, sed fakte instrumentoj por pensi kaj komuniki, sekve kiel ĉiu ajn alia instrumento ili povas esti adaptataj kaj eĉ inventataj.

En la sama jaro aperis Esperanto, kiun Ŝiŝmanov proste aprobis kiel pli bonan solvon ol volapukon, pro motivoj prononcaj, pro apliko de internacia vortprovizo kaj pro pli simpla gramatiko.

  • Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo? (trad. el bulgara lingvo Atanas D. Atanasov/Ada) Sofia 1928: Eld. de bulgara E.-asocio. (28 pĝ.)
Citaĵo
 Tio estas la konata inter la bulgaroj studo pri la internacia lingvo de la eminenta bulgara sciencisto prof. D-ro Ŝiŝmanov. Inter la bulgara inteligentularo kaj sciencistaro la aŭtoro ĝuas la opinion de sincera kaj konsienza sciencisto, kiu parolas ion nur tiam, kiam li science elprovis ĝin, kaj ĝi pruviĝis al li tute vera. Pro tio ni kun ĝojo prezentas al la tutmonda esperantistaro la studon pri Esperanto de nia eminenta samideano, kiel verkon legindan serioze kaj kredeme. La nomo de la tradukinto estas sufiĉa garantio por la bona lingvo kaj stilo de la traduko. 
— Bulgara esperantisto j09_n09_maj. 1928
Citaĵo
 Esperantistoj en tiu ĉi verketo trovos nenion pri la probiemo de internacia helplingvo, kion ili ne legis aŭ aŭdis jam aliloke. Prokio do ĝi estis tradukinda esperantlingven? Ĉu pro la persono de la aŭtoro, fama bulgara sciencisto, esperantisto, ministro de la popola instruado de 1903 ĝis 1907? Tio ne estus sufiĉa motivo. La verketo estas ĉefe leginda pro la originaleco kaj spriteco de l’ aplikita skribmaniero. Ekzistas sennombraj vojoj kondukanlaj al Esperanto, ĉiuj interesaj, sed ne ĉiuj tiel bele priskribitaj. Esperantistoj legos kun plezuro liun ĉi majstraĵeton esean. 
— N. Hovorka. Aŭstria Esperantisto n.48 (nov 1928)