Ivan Kramskoj
Ivan Kramskoj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1837 en Ostrogoĵsk |
Morto | 24-an de marto 1887 (49-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) Tiĥvina Tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Sofya Junker-Kramskaya (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artokritikisto desegnisto |
Verkoj | Nekonata virino Memportreto |
Ivan Nikolajeviĉ KRAMSKOJ (ruse Иван Николаевич Крамской; naskiĝis la 8-an de junio 1837 en Ostrogoĵsk, Voroneĵ gubernio, Rusia imperio, mortis la 5-an de aprilo 1887 en Sankt Peterburgo. Li estis fama rusa pentristo kaj desegnisto, unu el la ceteraj fondintoj de la Rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj, kiuj nomis sin Peredviĵniki (ruse Передви́жники) t.e. migruloj.
Ivan naskiĝis en malriĉa familio de ordinara kontoristo. Jam infanaĝe li ŝatis pentri prefere per akvofarboj. Poste lian talenton rimarkis unu ĥarkova fotisto, kiu proponis al li labori kiel retuŝisto de siaj fotaĵoj. Saman laboron Ivan lerte faris en Sankt Peterburgo ĉe plej prestiĝaj tieaj fotistoj ekde 1856.
En 1857 li venis en la Imperiestran Akademion de Belartoj, kie li studis pentrarton ĉe profesoro Aleksej Markov. Pro siaj pentraĵoj Kramskoj estis dekorita per kelkaj valoraj medaloj kaj en 1863 kandidatiĝis kune kun 13 ceteraj studentoj en konkurado por la Granda Ora medalo. Tamen ili rifuzis pentri la proponitan temon de la mitologio skandinava kaj forlasis la Akademion.
Poste kelkaj el ili fondis artan brigadon Rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj kaj nomis sin Peredviĵniki .
Tiam Kramskoj preferis pentri portretojn, danke al kiuj oni povas vidi multajn rusajn geeminentulojn de tiama epoko. Gravan spuron en la rusia historio restigis la majstro, kiam li ornamis plafonon de Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo.
En 1869 li fariĝis akademiano.
Lia pentra stilo estis rapida kaj certa, jam dum kelkaj horoj aperis simileco de bildo kaj originalo. Ĉi-tio okazis la 5-an de aprilo 1887, kiam Kramskoj pentris portreton de doktoro Rauchfuss kaj subite mortis tuj ĉe stablo.
Multajn pentraĵojn far Ivan Kramskoj oni eksponas en prestiĝaj rusiaj kaj alilandaj galerioj (Rusa Muzeo, Tretjakova galerio, Ŝtata Historia Muzeo k.a.)
Familio
[redakti | redakti fonton]Edzino - Sofia Nikolajevna Proĥorova (1840—1919);
Idaro: Nikolaj, Sofia, Anatolij, Mark.
Ivan Kramskoj estas enterigita en Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
malsana rusa poeto Nikolaj Nekrasov 1878
-
rusa caro Aleksandro la Tria
-
dum pentrado de portreto de sia filino Sofia 1884
-
leganta virino 1881
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2012-04-29 per la retarkivo Wayback Machine biografio kaj bildoj ruse
- [2] diskutado pri liaj verkoj ruse
- [3] biografio kaj detala priskribo de 103 liaj bildoj angle
- [4] Arkivigite je 2012-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Kramskoj kune kun ceteraj majstroj de la rusa realismo france