Ivan Neĉuj-Levickij
Ivan Neĉuj-Levickij | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Іван Семенович Левицький | ||
Naskiĝo | 13-an de novembro 1838 en Stebliv | |
Morto | 2-an de aprilo 1918 (79-jaraĝa) en Kievo, Kieva gubernio, ![]() | |
Tombo | Baikove Cemetery (en) ![]() ![]() | |
Etno | ukrainoj vd | |
Lingvoj | ukraina vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Respubliko Rusio Ukraina Popola Respubliko ![]() | |
Alma mater | Kieva Spirita Seminario Kieva Teologia Lernejo ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Nechuy vd | |
Okupo | instruisto literaturkritikisto etnografo publikigisto verkisto tradukisto folkloristo ![]() | |
Laborkampo | Literaturo kaj literatura kritiko ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
NEĈUJ-LEVICKIJ Ivan ukraine Іван Нечуй-Левицький (1838-1918) estis ukraina verkisto kaj lingvisto. Naskiĝis en pastra familio en iama Kievo-gubernio / Kijivo-gubernio (nun - Ĉerkaso-Provinco) ĉe rivero Rosj, kies belecon li poste multfoje prikantis en siaj noveloj. Finis monaĥejan lernejon en Bohuslavo, seminarion en Kievo / Kijivo. Instruis en elementa lernejo en Poltavo, lernis en Kievo-akademio / Kijivo-akademio (1861-1865), kie li maturiĝis kiel ukraina patrioto. Instruis en gimnazioj de la nuntempaj Pollando kaj Moldavio. En Kiŝinevo li estris la ukrainan societon. De 1885 loĝis (kaj mortis) en Kievo / Kijivo.
La unua novelo (Du moskvaninoj) aperis en 1868. Aŭtoro de multaj rakontoj, noveloj, dramoj. Por la Ukraina antologio fragmenton de lia novelo "La Nuboj" (ukraine Хмари) esperantigis Gregoro Dolgin.
Posedas la germanan, francan, rusan. Laŭ la propono de la Brita Biblia societo li finfaris kaj redaktis la unuan oficialan ukrainan tradukon de la Biblio, kune kun Ivan Puluj kaj Pantelejmon Kuliŝ (Vieno, 1903).
