Saltu al enhavo

Ivanka pri Dunaji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivanka pri Dunaji
hungare: Pozsonyivánka, germane: Iwanka an der Donau
municipo
Kastelo kaj preĝejo en Ivanka
Oficiala nomo: Ivanka pri Dunaji
Kromnomo: Ivanka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Senec
Historia regiono Supra Hungarujo
Riveroj
Situo Ivanka pri Dunaji
 - alteco 130 m s. m.
 - koordinatoj 48° 11′ 00″ N 17° 15′ 00″ O / 48.18333 °N, 17.25000 °O / 48.18333; 17.25000 (mapo)
Areo 14,26 km² (1 426 ha)
Loĝantaro 5 997 (31.12.2009)
Denseco 420,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1209
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 900 28
Telefona antaŭkodo +421-2
Aŭtokodoj SC
NUTS 507938
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Ivanka pri Dunaji
Retpaĝo: www.ivankapridunaji.sk
Portalo pri Slovakio

Ivanka pri Dunaji (hungare Pozsonyivánka [poĵonjivAnka]) estas vilaĝo en Slovakio. Ekde 1932 najbara vilaĝeto apartenas al la municipo de Ivanka pri Dunaji.

Ivanka pri Dunaji situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj apud ĉefvojo kaj fervojo Senec-Bratislavo. La lasta urbo troviĝas je 8 km.

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 laŭ tiama hungara ortografio "Iwand". En 1856 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pozsonyivánka 878 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ivanka pri Dunaji 4989 homoj, (4753 slovakoj, 51 ĉeĥoj, 41 hungaroj).

Tumulo omaĝe al generalo M. R. Štefánik de Dušan Jurkovič

[redakti | redakti fonton]
Tumulo surloke de kraŝo de aviadilo kun M. R. Štefánik

En katastro de la municipo apud flughaveno troviĝas loko, kie kraŝis aviadilo de Štefánik direktanta el itala Tersto al Slovakio. Surloke tragike pereis ĉiuj anoj de homekipo. En la jaro 1923 ili konstruis sur tiu ĉi loko unikan tumulon en formo de piramido laŭ projekto de fama arkitekto Dušan Jurkovič. La tumulo estas ĉirkaŭita de terremparo. Sur perimetro de la tuta areo estas plantitaj tilioj. La monumento estis rekonstruita en la jaroj 1988 kaj 1992. Apud la tumulo estas ŝtontabulo kun tiu ĉi surskribo: Sur tiu ĉi loko pereis la 4-an de majo 1919 la ĉeĥoslovaka ministro kaj generalo D-ro Milan R. Štefánik kaj lia akompanantaro reĝa itala ĉefleŭtenanto I. Mancinelli-Scotti, serĝ. H. Merlino kaj pafisto G. Agginuti. Por eterna memoro.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Panoramo el Placo de sankta Rozalia kun kapeleto
Panoramo el Placo de sankta Rozalia kun kapeleto