Ivett Pruzsinszky
Aspekto
Ivett Pruzsinszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1983 (42-jaraĝa) en Esztergom |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | piedbatoboksisto ![]() |
Ivett Pruzsinszky [pruĵinski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pruzsinszky Ivett estas hungara boksisto, piedbatboksisto, plurfoja mondĉampiono, trejnisto.
Ivett Pruzsinszky[1][2] naskiĝis la 1-an de februaro 1983 en Esztergom.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ivett Pruzsinszky en sia aĝo 9 komencis frekventi luktan trejnejon en la loka sportklubo. Ŝi estis junulara mondĉampiono en 1999, en la sekva jaro inter la plenkreskuloj ŝi estis la unua en eŭropa ĉampionumo. Ŝi estis dufoje la unua en mondĉampionumo en 2001 kaj 2003. Intertempe ŝi estis kvarfoje hungara ĉampiono. Ekde 2001 ŝi jam estis ankaŭ boksisto, eĉ mondĉampiono en pezkategorio 71 kg. Ekde nekonata jaro ŝi estis trejnisto same en Esztergom.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- artikolo legebla pli malsupre
- intervjuo kun foto
- medaloj
- informo kun foto legebla antaŭlaste Arkivigite je 2023-04-08 per la retarkivo Wayback Machine