Ivi Adamu
Aspekto
Ivi Adamu Ήβη Αδάμου | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskonomo | Ivi Adamou | ||||
Alie nomata | Ivi | ||||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1993 (31-jaraĝa) en Aĝia Napa | ||||
Ĝenroj | pop-muziko | ||||
Profesio | soloa kantisto | ||||
Instrumentoj | kanta voĉo, piano | ||||
Aktivaj jaroj | 2009 ĝis nun | ||||
Retejo | www.iviadamou.com | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Lingvoj | greka • angla | ||||
Loĝloko | Ateno | ||||
Ŝtataneco | Kipro | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Michalis Kouinelis (en) (2012–) | ||||
Infano | Αnatolí-Neféli Kouïnéli (en) | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantisto | ||||
TTT | |||||
Retejo | http://iviadamou.com/ | ||||
Ivi Adamou (greke Ήβη Αδάμου, [ˈivi aˈðamu]; naskiĝis la 24-an de novembro 1993 , do nun 31-jara) estas kipra kantistino kiu konatiĝis en Grekio kaj Kipro per sia kantado por la greklingva versio de la (origine brita) televida kantokonkurso The X Factor. Ŝi fiksis registran kontrakton kun la firmao Sony Music kaj publikigis debutan albumon de la titolo Kalokairi Stin Kardia, kiu ricevis oran premion.
La artistino reprezentis Kipron en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la duonfinalo, sed tie nur atingis mezan pozicion (la 16-an lokon el 26).