Ivor Kaas
Ivor Kaas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1842 en Lontov |
Morto | 2-an de decembro 1910 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-díszsor-27 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Albert Kaas |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto |
Barono Ivor KAAS, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaas Ivor estis hungara ĵurnalisto, politikisto, membro de Societo Petőfi.
Ivor Kaas naskiĝis la 24-an de januaro 1842 en hungara vilaĝo Lontó (nuntempa Lontov en Slovakio). Li mortis la 2-an de decembro 1910 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ivor Kaas devenis el dana-hungara familio. Li frekventis mezlernejojn en Pozsony kaj Szarvas inter 1853-1859. En 1860 pro politikaĵo li estis kondamnita je malliberejo dum 7 monatoj. Poste li pristudis juron en Pest (urbo). Baldaŭe li estis bankisto en Amsterdamo. En 1866 li hejmenvenis kaj li komencis ĵurnaladi. Post du jaroj li vizitis diversajn aziajn, afrikajn kaj amerikajn landojn. Hejmenveninta li daŭris la ĵurnalistan laboron, sed ekde 1875 kelkfoje li estis elektita deputito parlamenta.