Saltu al enhavo

Iwan von Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
topografio de Romo, 1901 (el manlibro de Müller)

Iwan Philipp Eduard von MÜLLER (naskiĝinta la 20-an de majo 1830 en Wunsiedel, mortinta la 20-an de julio 1917 en Munkeno) estis germana klasika filologo kaj pedagogo, profesoro den Erlangen kaj Munkeno. Li tre famiĝis kiel fondinto de la manlibrego Handbuch der Altertumswissenschaft (HdA). Edzigis lin en 1860 Luise Hoffmann kiu naskis filon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de konstruisto de pianoj kaj orgenoj, li frekventis la latinan lernejon en Wunsiedel kaj gimnazion en Hof. En la 1848-a jaro ekis liaj studoj pri klasika filologio kaj matematiko en Erlangen. Danke al Ludwig von Döderlein kaj Carl Friedrich Nägelsbach li fine elektis la filologion. Post ŝtata ekzameniĝo en 1853 li estis gimnazia instruisto en Ansbach, Zweibrücken kaj Erlangen. ĉi-tie li iĝis en 1864, sen doktoriĝo, posteulo de Döderlein, ĉe la katedro pri klasika filologio kaj pedagogio (pro elstaraj sukcesoj instruadaj enlernejaj). Li dekanis en 1870/71, 1880/81 kaj 1885; li vicrektoris en 1878/79). Inter 1893 kaj 1906 li estis la postsekvanto de Rudolf Schöll en Munkeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La regule de Müller pritraktitaj sintaksoj de la latina kaj la helena lingvoj (Theorie des lateinischen Stils kaj Theorie der griechischen Syntax) kaŭzis la noveldonon de la nägelsbach-a stilekzercaro por la latina lingvo (1877) kaj de Übungen des lateinischen Stils für reifere Gymnasialschüler (1901); propra kompletigo samtema estis Ausgewählte lateinische und griechische Stilübungen (1908 ). Inter liaj laboraĵoj pri helenaj kaj romiaj aŭtoroj gravegis liaj tekstkritikaj eldonoj de aferoj de Galeno. Samtempe li tiel iĝis (ekde 1908) iniciatanto de laboro por la medicinhistoria tekstkolektaro Corpus Medicorum Graecorum. Interesiĝinte pri la historio de la seminario de klasika filologio en Erlangen, li verkis plurajn artikolojn por la germana biografiaro ADB kaj por Conrad Bursian kaj liaj jarraportoj Jahresberichte über die Fortschritte der klassischen Altertumswissenschaft; ilin redaktis li inter 1882 kaj 1895.

Liaj interesoj pri la greka kulturhistorio videblas ĉe Griechische Privataltertümer (1887) en la kadro de la de li fondita manlibro Handbuch der Altertumswissenschaften, entrepreno giganta inter la jama multo da klasikaj filologiaĵoj de la 19-a jarcento. Kun intenca referenco al Friedrich August Wolf kaj al ties verko Encyclopaedia philologica, Müller penis prezenti la sciencan tuton pri antikva epoko evoluhistorie, por ke la leganto povu bone orientiĝi kaj komplekse kaj kompleksere. Tio ekis en 1885 en Erlangen, ĝuis oftajn pritraktojn kaj gardis ĝis hodiaŭ sian gravecon.

Influis lin la protestantisma novhumanismo de la instruistoj de Erlangen. Sekve Müller volegis ade flegi intiman konekton inter universitatoj kaj gimnazioj kaj zorgis pri bonega trejnado de pedagogoj. Muzikan talenton li montris ne nur kiel orgenisto, pianisto kaj dirigento, sed ankaŭ kiel komponisto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Gruber, Joachim: "Müller, Iwan von" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 417

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]