Izobuterilfentanilo
Izobuterofentanilo | ||
Kemia formulo | ||
![]() | ||
Izobuterofentanilo | ||
![]() | ||
CAS-numero-kodo | 119618-70-1 | |
ChemSpider kodo | 10551382 | |
PubChem-kodo | 14402357 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka solidaĵo | |
Molmaso | 350,50408 g mol−1 | |
Denseco | 1,105 g/cm−3 | |
Fandpunkto | 115 °C [1] | |
Bolpunkto | 473,8 °C [2] | |
Refrakta indico | 1,5780 | |
Ekflama temperaturo | 185,2 °C | |
Solvebleco | Akvo:<1 x 10-3 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izobuterilfentanilo aŭ izobutilfentanilo estas organika kombinaĵo, opioda drogo respondeca pri damaĝoj al la homa sano. Ĝi estas blanka solidaĵo, solvebla en akvo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Tiu substanco prezentas plurajn kemiajn strukturojn tiaj kiaj du benzenaj ringoj {}, izobutanata grupo {
} kaj piridina grupo {
}. Izobuterilfentanilo estas aromata opioido kaj posedas 23 karbonatomojn, 30 hidrogenatomojn, 2 nitrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon. Izobuterilfentanilo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.
Ĝeneralaĵoj
[redakti | redakti fonton]Opioidoj estas vaste misuzataj kaj respondecas pri preskaŭ duono de superdozaj mortoj en Usono. La vivokosto, sanservo kaj perdita produktiveco estas signifa kaj estas konsiderata nacia krizo. Fentanilo estas tre potenca agonisto dela mu opioida ricevilo (MOR) kaj ludas signifan rolon en la nuna opioida epidemio; fentanilo kaj ĝiaj analogoj (fentalogaĵoj) fariĝas pli kaj pli unu el la plej grandaj danĝeroj en la opioida krizo.
La havebleco de fentaniloj kaj ĝiaj derivaĵoj en la kontraŭleĝa merkato supozeble ludas signifan rolon en la lastatempa pliiĝo de opioid-rilataj mortoj. Kvankam ekzistas datenoj pri ronĝulaj homologoj en vivo kaj en vitro por kelkaj fentalogaĵoj, nuntempe tre malmulte estas konata rilate al la farmakologio de multaj el tiuj kontraŭleĝaj kunmetaĵoj. Uzante gaskromatografion-masospektrometrion, spektroskopion de nuklea magneta resonanco kaj vitrajn analizojn, ni povas priskribi la spektrajn kaj farmakologiajn trajtojn de 34 fentalogaĵoj.
La raportitaj spektroj kaj kemiaj datumoj permesos facilan identigon de novaj fentalogaĵoj en nekonataj aŭ miksitaj specimenoj. Kunigi ĉi tiujn datumojn estas utila por policanoj kaj klinikaj laboristoj, ĉar ili helpos en la identigo de fentaniloj kaj ĝiaj derivaĵoj en nekonataj specimenoj kaj povas esti uzataj por antaŭdiri fiziologiajn efikojn post eksponiĝo.