Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Izofulminata acido estas malstabila eksplodema kemia kombinaĵo nur produktebla per elektra malŝarĝo en atmosfero enhavanta atomojn de hidrogeno, karbono, nitrogeno, kaj oksigeno.[1] Eksperimentoj faritaj kun la izomero de la fulminata acido konkludis ke izofulminata acido nur estas stabila substanco en interstelaj gasoj.[2] En libera stato, izofulminata acido estas malstabila kaj inklinas al malkomponiĝo.
Izocianata acido kaj ĝiaj izomeroj antaŭlonge altiris la atenton de la organikaj kemiistoj pro tio ke ili komponatas je la kvar plej gravaj biogeniaj elementoj de la organika kemio, kaj pro tio ke ili provizas interesajn testojn pri kemiaj ligaĵoj kaj elektronikaj strukturoj. La izomeroj de la izocianata acido antaŭlonge estas studtemo por teorioj kaj eksperimentoj ekde la 16-a jarcento. Kvankam multaj izomeraj aranĝoj eblas por tiuj elementoj, nur kvar estas interesaj rilate al ilia potenca energio: cianata acido, izocianata acido, fulminata acido kaj izofulminata acido.