Saltu al enhavo

Izolo (Kalocsay)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izolo
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1977
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Universala Esperanto-Asocio
vdr

Izolo estas la lasta poemaro de Kálmán Kalocsay, eldonita en 1977 post la morto de la poeto.

La poemaro konsistas ĉefe el kvar partoj.

  • La poemaro komenciĝas per samtitola poemo “Izolo”.
  • Verdstele: konsistas el 8 poemoj pri la Esperanto-movado, verkitaj 19331938. Inter ili estas Rimportreto de Leo Belmont.
  • Malnovaj Madrigaloj: konsistas el 9 madrigaloj (ampoemoj), krom antaŭparola poemeto.
  • Sur la Monto Nebo: konsistas el 9 poemoj, pri universalaj temoj.
  • Cinikaj Sonetoj: konsistas el 7 sonetoj, krom prologa poemo (kiuj ne estas soneto, havante 13 versojn)
  • Japaneskoj: konsistas el 29 tankaoj, krom prologa poemo (“En mond’ konfuza”) kaj 1 soneto (“Adiaŭo”)

La poemaro estis origine eldononta de Literatura Mondo en 1939, kiel la tria poemaro de Kalocsay (post Streĉita Kordo kaj Rimportretoj). La poemaro estis presita seed ne bindita, pro la Dua Mondmilito. Reto Rossetti konservis la presitajn foliojn, kaj la volumo estis fine eldonita, 38 jarojn poste, de la Universala Esperanto-Asocio, en 1977, post la morto de la poeto en 1976.[1]

Citaĵo
 Per ĉi tiu poemaro la esperantistaro ekhavos la eblon alproprigi al si parton de la heredaĵo de Kalocsay, tiu grandegulo en Esperantujo. Temas pri faksimila represo de libro, kiu estis verkita en la tridekaj jaroj kaj presita 1939, sed ne eldonita pro la eksplodo de la mondmilito. Saviĝis nin kelkaj ekzempleroj, kaj laŭ unu el ili UEA nun faris ĉi tiun represon. Tamen ne ĝia tuta enhavo restis tute nekonata ĝis nun. Ne malmultaj poemoj el ĝi troviĝas en la jubilea libro „Ora Duopo“ (Budapest 1966); Sed la tekstoj en Ora Duopo kelkloke diferencas iomete de tiuj en „Izolo“, ĉar, kiel William Auld diras en sia antaŭparolo, Kalocsay estis poeto, kiu konstante reviziis siajn tekstojn. Estos aparte interese esplori tiujn diferencojn kaj eble fari el ili konkludojn lingvajn kaj poetikajn.

La poemaro, pri kies poezia valoro kaj poetika majstreco garantias la nomo de la poeto, estas subdividita en la partojn: Verdstele (primovadaj poemoj), Malnovaj Madrigaloj, Sur la Monto Nebo, Japaneskoj. Kvankam ne mankas gajaj tonoj, entute superregas pesimisma, malserena agordo. En tio certe respeguligas la antaŭtimoj, kiuj obsedis politike klarvidajn homojn en tiuj antaŭmilitaj jaroj, dum kiuj la faŝismo pli kaj pli fortiĝis. Jen evidente la fono de tiu pesimismo, kiu enkonduke igas la poeton kompari sian staton al

... la krevinta sonorilo,
Kiu en la duonruina turo
Silentas, forgesinte pri l’ jubilo
De himnoj en dezerto, kien spuro
De horn’ ne gvidas plu;...

kaj kiu fine, adiaŭante, instigas lin pentri jenan bildon pri la estonteco de la homaro, bildon des pli ŝokan, ke tiaj sinistraj vizioj eĉ nun, post kvardek jaroj, ne malaktualiĝis pro la neŭtron-armila minaco al la mondo:

„Forsonos kant’
, kaj mortos trilkoncertoj !
„Dezertas koroj, kaj, post sangeiĉerpo,
La landoj same iĝos jam dezertoj,
Kie apenaŭ kreskos eĉ la herbo.
Kaj flugos ne alaŭdoj sed vespertoj
Ĉe l’ tomb’, kie sin murdis la homcerbo.“

 
— D-ro K. Schulze. Der Esperantist - Numero 092, Junio (1978)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lozgaĉev, Nikolaj (1985). “Recenzo. Kalocsay, K. Izolo: originala poemaro”, Sezonoj (eo) 5. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]