Saltu al enhavo

Izquierda Revolucionaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revolucia Maldekstro
Izquierda Revolucionaria
Emblemo de Revolucia Maldekstro
partio
Lando  Hispanio
Estro Juan Ignacio Ramos
Fondiĝo 1976
2016
Ĉefa sidejo Madrido
Ideologio Komunismo
Socialismo
Marksismo
Ĵurnalo El Militante
Studenta organizaĵo Sindicato de Estudiantes
Retejo https://izquierdarevolucionaria.net/
vdr

Izquierda Revolucionaria (Revolucia Maldekstro) estas hispana komunisma politika organizaĵo. Ĝi estis fondita en 2016[1], kvankam ĝia origino okazis en 1976[2].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La organizo sin deklaras marksisma revolucia, difinante sin ankaŭ kiel socialisma, kontraŭfaŝisma, internaciisma kaj klas-feminisma. Ĝia celo estas la konstruado de revolucia partio en la leninisma senco kaj de internacio[3], kiu povu gvidi la socialisman transformon de la socio, kaj en la Hispana Ŝtato kaj internacie[4].

Laborista militanto de Izquierda Revolucionaria en tago de striko.

La organizaĵo aktive partoprenas en diversaj sociaj movadoj. Inter ili elstaras la studentmovado (kie ĝi konstruas la Sindikaton de Studentoj), la feminisman, la lokan[5] kaj la kontraŭfaŝisman. Sed ĝi precipe apogas la laboristajn luktadojn[6] kaj la sindikatojn de la laboristoj[7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]