János Angyal (instruisto)
János Angyal (instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1888 en Hódmezővásárhely |
Morto | 30-an de aprilo 1978 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 23/2-6-27 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | János Angyal |
Okupo | |
Okupo | pedagogo oficisto |
János Angyal [jAnoŝ andjal], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Angyal János estis hungara instruisto, ministeria oficisto. Lia filo estis János Angyal (humuristo).
János Angyal[1] naskiĝis la 1-an de novembro 1888 en Hódmezővásárhely, li mortis la 30-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Angyal akiris pedagogian licencon en Arad (tiam hungara urbo) en 1910, poste li estis subinspektoro en Apátfalva kaj Csanádpalota. Li batalis en la 1-a mondmilito ĝis 1917, poste li akiris pedagogian diplomon en pedagogia altlernejo en Budapeŝto en 1918. Post la diplomo li havis plurajn pedagogiajn statusojn precipe en la ĉefurbo. Inter 1938–1948 li havis postenon en la religia-eduka ministerio, kie li estis motoro de ŝtatiĝo de lernejoj. Li edziĝis trifoje kaj li ricevis premion en 1948.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Egészségtan. (lernolibro, 1926, 4-a eldono: 1938)
- Abc és olvasókönyv (lernolibro, kunaŭtoro, 1926, 7-a eldono: 1938)
- Betűvár-mesevár. (kunaŭtoro, 1936)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41043 hungarlingva datenaro de muzeo