János Blaski
Aspekto
János Blaski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Blaski János |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de junio 2015 (90-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1946–1949) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Blaski [jAnoŝ blaŝki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Blaski János estis hungara pentristo, mozaikisto, vitralisto, altlerneja instruisto.
János Blaski [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1924 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de junio 2015.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Blaski akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1949. Liaj plej grava instruistoj estis Róbert Berény, Rezső Burghardt kaj Jenő Barcsay. Li plulernis en Filmarta Altlernejo de Moskvo (1949–1952) kaj Belarta Akademio de Leningrado (1952–1955). Inter 1959 kaj 1961 li havis stipendiojn, inter 1960-1986 li instruis en la Belarta Altlernejo. Li ricevis 6 premiojn inter 1957-1984.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1967 Veszprém (urbo)
- 1976 Budapeŝto
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1957, 1959, 1965, 1968 Arthalo Budapeŝto
- 1958, 1978 Budapeŝto
- 1960 Venecia Bienalo
- 1973 Sofio
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mozaiko (Sellye, 1959-1960)
- vitraĵo (Budapeŝto, 1965)
- vitra mozaiko (Nyíregyháza, 1972) [2]
- vitraĵo, (Zalaegerszeg, 1984)
- vitra mozaiko (Budapeŝto, 1989)
- Dunaújvárosi ipari kikötő (pentraĵo)
- Bányászcsalád (Oroszlány, 2013, ekstera murpentraĵo)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-16 per la retarkivo Wayback Machine