János Danielik
János Danielik | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de majo 1817 en Muráň | ||||
Morto | 23-an de januaro 1888 (70-jaraĝa) | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • redaktoro • homsciencisto • pastro vd | ||||
Aktiva en | Hungara reĝlando vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János Danielik [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Danielik János estis hungara titulara episkopo, filologo, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia frato estis József Danielik.
János Danielik [1] naskiĝis la 20-an de majo 1817 en Hungara reĝlando, en Murány (nuntempa Muráň (distrikto Revúca) en Slovakio). Li mortis la 23-an de januaro 1888 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Danielik studis teologion en Pest (urbo). Li pastriĝis en 1840, sed pli frue li jam instruis. En 1848 li redaktis revuon pri edukado, tial post jaroj li estis kondamnita je 2 monatoj. En la 1850-aj jaroj li konatiĝis kun Zsigmond Kemény. En 1861 li ricevis la titularan titolon episkopo de Priŝtino, krome li estis kanoniko de Eger kaj titulara preposto de Sajószentpéter.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A katholikus egyházi javak- és alapítványokról, tulajdonjogi tekintetben (1848)
- A történet szelleme (Spirito de la historio) (1857) - premiita
- Történeti tanulmányok (Historiaj studoj) (1866)
- Középkori államtan (1881)