Saltu al enhavo

János Győrvári (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Győrvári (matematikisto)
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1939 (1939-11-16)
en Mersevát
Morto novembro de 2011
en  Hungario Veszprém (urbo)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Győrvári [jAnoŝ djorvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győrvári János estis hungara altlerneja instruisto pri matematiko. Lia nomvarianto estis Győrváry (sama prononco).

János Győrvári[1][2] naskiĝis la  16-an de novembro 1939 (nun 1939-11-16) en Mersevát, li mortis en novembro de 2011 en Veszprém (urbo).


Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Győrvári maturiĝis en gimnazio de Celldömölk en 1958, poste li akiris pedagogian diplomon en la Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1963. Post la diplomo li estis asistanto (1963–1968), lektoro (1968–1986) kaj docento (1986–2009) en la Kemiindustria Universitato de Veszprém. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1978 kaj li kandidatiĝis (CSc) en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la klasika matematika analizo. Li edziĝis en 1964, lia edzino naskis filinon en 1967, filon en 1970. Li ricevis 2 premiojn en 1985 kaj 1997.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A spline függvények vizsgálata és alkalmazásuk differenciálegyenletek megoldására. (disertaĵo, 1978)
  • Eine spezielle Spline Funktion und das Cauchy-Problem. (1982)
  • Hermite–Birkhoff-típusú interpoláció és alkalmazásai. (disertaĵo, 1984)
  • The Numerical Solution of Differential Equations Using Modified Lacunary Spline Function of Type: 0,2,3. (1994)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.