János Győry
János Győry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1908 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de septembro 1973 (65-jaraĝa) en Letenye |
Tombo | Tombejo Farkasrét, CC-229. fülke ![]() |
Lingvoj | germana • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto universitata instruisto tradukisto ![]() |
János Győry [jAnoŝ djOri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Győry János estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, tradukisto. Lia familia nomvarianto estis Győri.
János Győry[1] naskiĝis la 10-an de marto 1908 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de septembro 1973 en Letenye.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Győry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1926, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933, sed li studis ankaŭ en Sorbonne. Post la diplomo li instruis en mezlernejo en Sopron, poste inter 1937–1939 jam per stipendio li lernis kaj instruis en Sorbonne. Pro la milito li hejmenvenis kaj estis oficisto 2 jarojn, poste li vivtenis sin el tradukaĵoj. Inter 1947-1951 li instruis en la universitato, poste en rango docento (1952–1965), pli poste titulara profesoro. Intertempe li kandidatiĝis en 1959 antaŭ la Hungara Scienca Akademio.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Kocsi szavunk francia megfelelője. (1930)
- A kereszténység védőbástyája. Magyarország képe a XVI. századi francia irodalomban. (ankaŭ disertaĵo, 1933)
- Étude sur la Chanson de Roland. (monografio, 1936)
- Adalékok a XI. századi krónikánkhoz. (1943)
- Esthétique d’Orleans, scolastique de Paris. (1948)
- Denis Diderot válogatott filozófiai művei. (kuntradukisto, 1951, 2-a eldono: 1983)
- Victor Hugo. (monografieto, 1952)
- Francia nyelvkönyv – irodalmi olvasókönyv. (lernolibro, 1953, 4-a eldono: 1957)
- Francia nyelvtan az általános gimnáziumok számára. (lernolibro, 1956. 14-a eldono: 1971)
- A francia dráma kialakulása. (monografio kaj disertaĵo, 1959, 2-a eldono: 1979)
- A francia irodalom története a középkorban. (studenta lernolibro, 1962. 11-a eldono: 1988)
- A francia irodalom kezdetei. Bevezető fejezet a francia irodalom történetéhez. (kompilaĵo, 1993)