János Inczédy
Aspekto
János Inczédy [jAnoŝ incEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Inczédy János estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1993, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio.
János Inczédy [1] naskiĝis la 26-an de junio 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de decembro 2012.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Inczédy frekventis piaristan gimnazion en Vác, poste teknikan universitaton en Budapeŝto akirinta diplomon en 1946. Inter 1951-1970 li instruis kaj ekesploris samloke. Inter 1970-1990 li instruis en universitato en Veszprém (urbo) dekomence kiel katedrestro. En la studjaro 1980 li estis rektoro. Li pensiuliĝis en 1990.
Lia ĉefa libro
[redakti | redakti fonton]Ioncserélők hungare en 1962, germane en 1964, angle en 1966