János Konyorcsik
János Konyorcsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Koniorczyk János |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1926 en Pestszenterzsébet |
Morto | 26-an de aŭgusto 2010 (84-jaraĝa) en Pilismarót |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
János Konyorcsik [jAnoŝ konjorĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konyorcsik János estis hungara skulptisto, medalisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Koniorczyk.
János Konyorcsik [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1926 en Pesterzsébet, li mortis la 26-an de aŭgusto 2010 en Pilismarót.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Konyorcsik komence lernis skulptadon en fabrika libera lernejo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1956. En la lasta jaro li havis stipendion. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Mikus, András Beck kaj Pál Pátzay. Li studvojaĝis en Ĉeĥoslovakio (1956), Sovetunio (1958, 1966, 1967), Suomio (1960, 1961), Italio (1962, 1963, 1964), Pollando (1965). Inter 1957 kaj 1986 li instruis en la industriarta mezlernejo. Inter 1966-1988 li estis amatora aktoro en filmoj. Li kreis skulptaĵojn konformajn al la socialismo. Li ricevis premiojn inter 1963-1986.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1972, 1979, 1985)
- Hódmezővásárhely (1973)
- Pilismarót (1981, 1990)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1950, 1955, 1959, 1964, 1971, 1976, 1986)
- Arthalo Budapeŝto (1954, 1960, 1968, 1978, 1988)
- Hódmezővásárhely (1955, 1958)
- Győr (1963)
- Pécs (1969, 1974)
- Hatvan (1982)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Patrino kun filo (Mátészalka)
-
Monumento pri Hungara Sovetrespubliko
-
Monumento pri liberiĝo
-
Genuanta virino
Elektitaj medaloj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Kőrösi Csoma
- 400 éves az Egyetemi Nyomda (1977)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-11 per la retarkivo Wayback Machine