Saltu al enhavo

Ĝermolisto de hungaraj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el János Kozma)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Bonvolu atenti ke en tiu ĉi listo uzatas kaj la internacie kutima metodo mencii unue la personan, poste la familian nomon, ĉiam en la ĉapitra titolo, kaj la hungarlingve kutima metodo mencii unue la familian, poste la personan nomon, ĉiam komence de la unua frazo de la noto. Ĉar laŭ la enpaĝigo de la ĝermolistoj pri esperantisto ĉiu nomo menciiĝas dufoje, eblas apliki ambaŭ sistemojn kaj gvidi laŭeble multajn serĉantojn al la ĝusta informo.

BAKSA József (Jozefo, naskiĝis en 1958) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 2006 kaj 2008 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas inĝeniero.

BARASEVICH Antal (naskiĝis en 1926, mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj) multajn jarojn estis UEA-fakdelegito pri forstado.

Rafaelo Bartal estis hungara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko

  • Ladislao Buday. LA EKONOMIA UNUECO DE HUNGARUJO. 1921(?) 16 paĝoj 23 X 15 cm

BATTA Józsefné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Maria Batta, edzino de József Batta, estis esperantistino en unua duono de 20-a jarcento[1].

BÉNIK Gyula estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

BERÉNYI Miklós (prononcata [BEre:nji MIklo:ŝ], naskiĝis en 1912, mortis en majo 1989 en Budapeŝto, Hungario) estis dum 20 jaroj la ĉefdelegito de UEA en Hungario; kaj krome fakdelegito pri sporto.

BENÁRD Agost (Aŭgusto, naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto, mortis la 22-a de junio 1968 samloke) estis hungara doktoriĝinta kuracisto, kristansocialisma politikisto, ministro kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Munkásbiztosító Pénztár (Laborist-asekura Asocio), kaj prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.

BERKI Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanio). Direktoro de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo) de tre vigla Esperanto-movado en Debrecen.

BROCZKÓ Péter, komputilisto, estas hungara esperantisto.

Verkoj:

  • Broczkó Péter, Mikrokomputilo, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1983;
  • Broczkó Péter, Internacia komputado, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1983
  • Broczkó Péter, Datumbazoj, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1984;
  • Broczkó Péter, Formo kaj sono, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1985;
  • Broczkó Péter, Perkomputila ilustrado, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1985;
  • Broczkó Péter, Kibernetiko, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1986;

CSESZKÓ Jenő (Eŭgeno) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

CSISZÁR Gábor (nun 46-jara) estas hungara esperantisto kaj instruisto pri geografio kaj hungara literaturo, vivanta en Budapeŝto. Li estas diplomito de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE). Csiszár interalie tradukis en la hungaran esperantlingvan prozon de Ulrich Becker.

Stephan CsurgaiIstvan Csurgai, parlamentano el Budapesto, estis reprezentanto de la hungara Esperanto-movado ĉe siminario de AEF en Vieno en 1947[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Der Esperantist, n. 28-29 feb-mar 1969
  2. Aŭstria Esperanto-Revuo. Hungara parlamentano esperantista en Vieno. N-ro 7-8-9; p.116. jul-sept. 1947

DÉVAY Leó (prononco de la familia nomo [DE:vaj]) estis hungara esperantisto kaj hospitalkuratoro. En 1927 aperis de li la unua parto de detala Hungara-Esperanta Vortaro.

Verko:

  • Magyar-Esperantó Kézi Szótar. HungarEsperanta vortaro, parto I (A-F). Eld. Kókai Lajos Kiadása, Budapeŝto, 1927, 160 pĝ.

DOMOKOS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

DUBRAVSZKY László, verkinto de Sugestoj por kompletigo de la jura/duplomatia terminaro (1984), forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999, en Budapeŝto.

Marietta Éhm estis esperantistino ĉe la mezo de 20-a jarcento en Budapest.

ESZÉNYI József (naskiĝis la 15-an de julio 1968) estas hungara instruisto kaj esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio kaj laŭ la stato de 2024 krome funkcias kiel estrarano de Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj, faka sekcio de HEA kaj landa sekcio de ILEI.

FARKAS Józsefné estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Éva Tatár honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

FÜZESI István (Stefano) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

GALAMBOS Ilonka (prononco de la familia nomo [GAlamboŝ]), estis hungara Esperanto-instruistino. Ĝi la jaro 1932 ŝi loĝis en Kispest, kaj ekde tiam plurajn jarojn gvidis Esperanto-kursojn en urboj de Danlando laŭ la Cseh-metodo.

GÁDOROS Miklós (mortis la 20-an de septembro 1977 en Pécs, Hungario) estis hungara esperantisto, kiu multe aktivis en la hungara Esperanto-movado, precipe sur la turisma kampo, kie li iniciatis i. a. la konatan aranĝon IREN.

GERGELY Mihály (Mikaelo) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

GETHER István (Stefano, naskiĝis en 1948) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1994 kaj 1998 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas ekonomo.

GIMES Endre (Andreo) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

GÖMBÖS Ervin estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.


HEGEDÜS Béláné estas hungara esperantistino, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

HOGAI Ferenc (Francisko, naskiĝis la 2-an de oktobro 1884 en Vámosgyörk – mortodato nekonata) estis hungara esperantisto kaj profesoro de lingvoj. Li en la movado konatiĝis per multaj propagandaj paroladoj kaj artikoloj pri Esperanto en la hungara kaj per ampleksa instruado de Esperanto. Li gvidis la okazigon de la Hungaria Esperanto-Kongreso de 1926 en Gyöngyös en 1926.

IZSÓ László [iĵo laslo] estis hungara esperantisto kaj presisto. Li estis prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL) kaj redaktanto de Antaŭen. Li loĝis en Budapeŝto.

JOHN Sári (jon), estis hungara oficistino kaj esperantistino. Ŝi esperantistiĝis en 1929, kaj sekve en la 1930-aj jaroj organizis la bibliotekon de Hungara Esperanto-Sociento kaj estis sekretariino de la ekzamena komitato: Multajn jarojn ŝi gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo.

KAPITÁNY Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

KEVEVÁRI Béla estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

KHEK Vilmosné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

KÓKAI Rezső estis hungara posedanto de librovendejo kaj esperantisto. Li naskiĝis en 1879 en Budapeŝto. Dum multaj jaroj li estis komitatano de Hungarlanda Esperanto-Societo. Li faris multon por la disvastigo de Esperanto pere de sia firmo, kolektis la Esperanto-librojn aperintajn en Hungario kaj eldonis listojn pri ili. (Ludoviko Kókai)

KORSÓS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Emeriko K. Korvacz estis hungara esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko

  • Kun Andor. Kion oni devus scii pri la Hungaroj. Eld. Esperanta Kulturpropaganda Instituto, Budapeŝto, 1939(?)
Citaĵo
 Kolekto da faktoj kaj nomoj, kiuj montras la gravecon de la hungara nacio kaj kulturo por la mondo en scienco, arto, kaj ĉiu fako de la homa vivo. 
— La Brita Esperantisto - Numero 410, Junio (1939)

KÖNIG János (Johano, naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1889 en Szekszárd) estis hungara esperantisto kaj profesoro de komerca lernejo. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto „Reggeli Hírlap“) kaj gvidlibron pri Miskolc.

KOZMA János (Johano, naskiĝis la 19-an de oktobro 1884 en Mezőzombor, naskiĝdato ankoraŭ ne konata) estis hungara esperantisto kaj grekkatolika pastro. Interalie li verkis propagandan broŝuron pri Esperanto en 1911, en 1922 estis eldonisto kaj redaktisto de Katolika Revuo, kaj en la hungara lingvo publikigis multajn artikolojn pri Esperanto.

Imre Kutaŝ (naskiĝis la 20-an de septembro 1906) diplomato, estis ĉefsekretario de Hungara Esperanto-Asocio. Li lernis esperanton dum la 1920-jardeko[1].

LINDWURM Edit (naskiĝis la 11-an de septembro 1970) estas hungara esperantistino aktiva ekde la 1980-aj jaroj. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la ĝenerala vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

LUCZENBACHER János (prononco de la familia nomo [LUcenbaĥer]), ankaŭ konata kiel Johano de Luczenbacher, estis hungara esperantisto kiu mortis dum la Unua Mondmilito. Li estis lerta tradukisto, interalie de du noveloj de Jókai. Kunlaboris al Juna Esperantisto, La Revuo. Laŭ Germana Esperantisto de Novembro 1914 li servis kiel "Einjährig-Freiwilliger" en "Husaren-Regiment, Rudolf-Kaserne" en Kecskemét. Li apartenis en Berlino al la grupo "Merkur" kaj estis foje menciita.

Miks Márta estis esperantisto en Budapest ĉe la mezo de 20-a jarcento.

NAGY István (Stefano) estas hungara esperantisto. Interalie li tradukis La nekonatan dion de Mózsi Ferenc János (1947–2007) el la hungara (la tradukon en 1988 publikigis la eldonejo Fonto).

NAGY János (Johano) estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas la ekonomia vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

NAGY-MOLNÁR István (Stefano, prononco de la familia nomo [NAdj-MOLnar])) estis hungara esperantisto kaj ŝtatoficisto (en 1930 pensiiĝinta), kiu post 1918 vivis en Győr. Antaŭ la Unua Mondmilito li estis energia laboranto por Esperanto en Pozsony (nun Bratislavo en Ĉeĥoslovakio). Plurajn jarojn li oficis kiel vicprezidento de Hungarlanda Esperanto-Societo (laŭ Heroldo de Esperanto, 1930. N-o 3. paĝo 3).

PADOS Imre (Emeriko, mortis 69-jara la 13-an de februaro 1967) estis hungara esperantisto, Delegito de UEA en Budafok dum ĉ. 30 jaroj.

PALKÓ Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1911, mortis en 2001) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1949 kaj 1950 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ĝenerala direktoro de la nacia presejo de Monbiletoj.

PATAI Samu, ankaŭ konata kiel Samuelo Patai estis hungara doktoriĝinta kuracisto kaj esperantisto, naskiĝinta en 1850, kiu ricevis la honoran titoligon „registara ĉefkonsilanto“. Li partoprenis la Esperanto-movadon ekde 1912, estis vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj poste elektiĝis hononora prezidanto. Plurfoje li faris publikajn paroladojn por Esperanto (laŭ Heroldo de Esperanto, 1930, n-roj l. kaj 7., kaj Enciklopedio de Esperanto, 1934).

Artur Paschkes

[redakti | redakti fonton]

Artur PASCHKES, mortis en 1937 dum Hispana Enlanda Milito, kies li estis volontulo en socialisma flanko.

PÉTER Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1942, mortis en somero 1995) estis hungara esperantisto, kiu funkciis kiel grupestro en Budapeŝto dum 20 jaroj, instruinto, dungito de Hungara Esperanto-Asocio en 1988-1990. Li multe helpis en 1987 la afrikajn aktivulojn, kiujn UEA venigis al Eŭropo por la Varsovia Universala Kongreso de Esperanto.

PRASSING Irén estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

PUSZTAI Lajos (mortis la 16-an de januaro 1988) estis radiospecialisto, kiu iniciatis la Esperanto-elsendojn de Radio Budapest en la sesdekaj jaroj.

Stefano RAGONCZA (aŭ plene hungare RAGONCZA István, naskiĝis en 1923, mortis fine de aprilo 1977) estis hungara esperantisto. Li estis aktiva esperantisto dum pluraj jaroj kaj i.a. funkciis kiel fakdelegito de UEA en la hungara ĉefurbo.

ROMCSEK Kálmán estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio.

SÁGH Vilmos [SA:G VILmoŝ] estas hungara esperantisto, kiu en 1991 honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

SZEGEDI Árpád (naskiĝis 1924, mortis en majo 1993 en Budapeŝto) estis UEA-fakdelegito pri magio.

SZENES Imre (Emeriko), konata ĵurnalisto, mortis la 29-an de januaro 2005 en Budapeŝto. Longtempa laborinto en Hungara Esperanto-Asocio, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la iamaj Eszperantó magazin kaj Világ és Nyelv.

SZIROM Alajos (naskiĝis 1900 - mortis la 27-a de 27-an de oktobro 1973) estis delegito en Pécs (Hungario), prezidanto de la loka Esperanto-grupo "Sopianae". 50 jarojn s-ro Szirom agadis por la movado.

TATÁR Éva estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Józsefné Farkas honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

TÓTHFALUSI Sándor (Aleksandro, naskiĝis la 15-an de aprilo 1909, mortis 36-jara la 24-an de junio 1945) estis elstara esperantisto en Debrecen, Hungario kasisto de la loka laborista E-movado. Lian nomon memorigis placo en Debrecen en la 1980-aj jaroj.

VÁRI Márta estas hungara esperantistino, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

VASADY-KOVÁCS Ferenc (Francisko, naskiĝis en 1904, mortis en 1977) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1947 kaj 1949 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ŝtatsekretario kaj anstataŭanto de la nacia financministro.

Nikola Vertesy estis esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

Recenzo:

Citaĵo
 Pri Hungarlando por tutmonda Esperantistaro, kun devizo: Ne por fanfaroni, sed por konatigi la veron, imitu nin! Bone ilustrita libreto priskibanta la vivon de Grafo St. Szechenvi. 
— Bulgara Esperantisto j. 22, n09-10 nov.dec. 1941

Weiszkopf Klari estis esperantistino en Hungarujo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.

ZENGŐ SEREGHY Enikő estas hungara esperantistino. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas estraranino de Hungaria Esperanto-Asocio.

ZIPERNOVSZKY Károlyné (prononco [CIpernovski KAroli:ne:], mortis en 1923 en Budapeŝto) estis hungara esperantistino kaj edzino de universitata profesoro. Ŝi estis estrarano de Hungarlanda Esperanto-Societo antaŭ la Unua Mondmilito, propagandis favore al Esperanto precipe inter feministoj, kaj subtenis la Esperanto-movadon per mondonacoj.

  1. Der Esperantist - Numero 081, Januaro (1977)