János Kriesch
János Kriesch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1834 en Bernhardsthal |
Morto | 21-an de oktobro 1888 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno (–1859) |
Okupo | |
Okupo | zoologo |
János Kriesch, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kriesch János estis hungara biologo, zoologo, iĥtiologo, agronomo, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1881). Lia filo estis Aladár Körösfői-Kriesch.
János Kriesch [1] naskiĝis la 29-an de marto 1834 en Habsburga Imperio en Reinthal. Li mortis la 21-an de oktobro 1888 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Kriesch frekventis mezlernejojn en Habsburga Imperio en nunaj partoj de Ĉeĥio kaj Pollando, fine li ricevis diplomon en universitato de Vieno. Li ekinstruis en 1859 en Ungvár, sed en 1861 li instruis en gimnazio de Pest (urbo), en la sekva jaro samloke en la universitato. En 1868 li estis direktoro de Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), sed post jaro li revenis al la universitato, kie li estis rektoro inter 1884-1886. Li okupiĝis precipe pri moderna fiŝado, brdado de abeloj. Li estis grava adepto de Darwin.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A természetrajz vezérfonala (Gvidilo de la naturhistorio), (1864)
- Halaink és haltenyésztésünk (Niaj fiŝoj kaj nia fiŝobredado), (1868)
- Az okszerű méhészet elemei (1871)
- A rovarok világa: Különösen az ipar és kereskedelem szempontjából (1885)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine