János Martinek
János Martinek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1965 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto ![]() |
János Martinek [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martinek János estas hungara moderna pentatlonisto, ankaŭ skermisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.
János Martinek[1] naskiĝis la 23-an de majo 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Martinek akiris trejnistan kaj pedagogian diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto (1994, 2001). Li edziĝis en 1990 kaj filino naskiĝis post 2 jaroj. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1988 kaj 1996. Depost sia aktiva sporta kariero li estis arbitraciisto, trejnisto aŭ li havis postenon en la hungara sporta vivo.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]János Martinek inter 1975-1999 estis moderna pentatlonisto en signifaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara pentatlona ĉampiono naŭfoje inter 1986-1999 unuoble, teame aŭ stafete, ankaŭ hungara skerma ĉampiono en 1993 teame. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun 2 oraj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje inter 1987-1994 teame aŭ stafete.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-03-20 per la retarkivo Wayback Machine