János Mihály Bak
János Mihály Bak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1929 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de junio 2020 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • angla • germana |
Ŝtataneco | Hungario Usono Germanio Kanado |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1950) |
Okupo | |
Okupo | historiisto profesoro mezepokisto |
János Mihály Bak [jAnoŝ mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bak János Mihály, estis hungardevena usona historiisto, altlerneja instruisto. Liaj pseŭdonimoj estis -k-s-y; B. J.; J. B.; JMB; J. M. B..
János Mihály Bak[1][2] naskiĝis la 25-an de aprilo 1929 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de junio 2020.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Mihály Bak maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Post la diplomo li instruis en pluraj lokoj, poste li partoprenis en la hungara revolucio de 1956. Post la fiasko li disidis al Okcidenta Germanio. Li doktoriĝis helpe de stipendio en Universitato de Göttingen en 1960, kie lia ĉefinstruisto estis de:Percy Ernst Schramm. Post la doktoriĝo li pasis 2 jarojn kun stipendio en en:St Antony's College, Oxford, poste li instruis en Universitato de Marburg, inter 1966-1968 en Universitato de Delavaro, poste en Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero ĝis la emeritiĝo en 1993. En la lastaj dek jaroj li estis katedrestro. Jam kiel emerito li revenis al Budapeŝto, kie li helpis al ĵus fondita Mez-Eŭropa Universitato. Li ricevis hungaran premion en 2009.